• per biciklo (per)
En gramatika faklingvo:
• rolo → kazo
• rolvorteto → prepozicio
• rolfinaĵo → finaĵo
• direktoro (-o)
Afero en multenombro ricevas la finaĵon -j.
• teatroj (-j)
Oni rajtas apostrofi, laŭ la 16-a regulo, la finaĵon -o kaj la artikolon la al l’. Ĉe propraj nomoj oni ellasas la apostrofon.
• Zamenhofo → Zamenhof’ → Zamenhof
Uzi aŭ ellasi la apostrofon en aliaj kazoj estas kontraŭfundamenta idismo.
• de la punkto → de l’ punkto → *del punto
Ellasi la apostrofon antaŭ la finaĵo -j estas konsiderate kontraŭfundamenta idismo, ĉar ĝi ŝanĝas la difinon de la finaĵo -i.
• bicikloj → *bicikl’j, *bicikl’i, *bicikli
En gramatika faklingvo:
• o-vorto (sen rolfinaĵo) → radiko
• o-vorto (kun rolfinaĵo) → substantivo
• o-vorto (sen rolvorteto) → nominativo
• o-vorto (kun rolvorteto) → prepozitivo
• o-vorto (kun finaĵo pri multenombro) → pluralo
• de teatro = teatra (de, -a)
Pli specife, kvalito povas esti rilato aŭ origino. Iliaj rolvortetoj estas respektive pri / kun kaj el / for.
• pri / kun teatro = teatra (pri / kun, -a)
• el / for teatro = teatra (el / for, -a)
Kvalitoj rilatas aferojn. Se la afero estas en multenombro, ankaŭ la kvalito ricevas la finaĵon -j. Oni kutimas meti kvaliton antaŭ tion, kion ĝi rilatas.
• grandaj teatroj (-j)
Ellasi la finaĵon -j estas kontraŭfundamenta idismo.
• *granda teatri
En gramatika faklingvo:
• a-vorto (kun rolfinaĵo) → adjektivo
• a-vorto (kun rolvoreto pri rilato) → genitivo
• a-vorto (kun rolvorteto pri origino) → ablativo
• a-vorto (kun finaĵo pri multenombro) → pluralo
• vorto rilatanta vorton (ekzemple a-vorto al o-vorto) → epiteto
• sur / en loko = loke (sur / en, -e)
Pli specife, cirkonstanco povas esti loko (respektive tempo) aŭ instrumento. Iliaj rolvortetoj estas respektive ĉe (respektive dum) kaj per.
• sur / ĉe flanko = flanke (sur / ĉe, -e)
• sur / per biciklo = bicikle (sur / per, -e)
Cirkonstancoj rilatas kvalitojn, rolvortetojn, agojn aŭ aliajn cirkonstancojn. Oni kutimas meti cirkonstancon antaŭ tion, kion ĝi rilatas.
• impone grandaj teatroj
En gramatika faklingvo:
• e-vorto (kun rolfinaĵo) → adverbo
• e-vorto (kun rolvoreto pri loko) → lokativo
• e-vorto (kun rolvorteto pri instrumento) → instrumentalo
• vorto rilatanta vorton (ekzemple e-vorto al a-vorto) → epiteto
• por / al renkonto = renkonten (por / al, -en)
• por / ĝis unu semajno = unu semajnon (por / ĝis, -on)
Se afero estas priskribata kiel atingo, ankaŭ eventuala kvalito rilatanta ĝin ricevas la rolfinaĵon -n.
• impone grandajn teatrojn (-n)
Anstataŭi la finaĵon -n (kiam ĝi respondas al la demando kien) per la rolvorteto al estas laŭfundamenta idismo, kiu apenaŭ uziĝas.
• en la domon → al en la domo
Ellasi la finaĵon -n estas kontraŭfundamenta idismo, kiu ofte uziĝas.
• La kato kaptis la *muso.
En gramatika faklingvo:
• e-vorto (kun n-finaĵo) → dativo
• o-vorto (kun n-finaĵo) → akuzativo
• reĝisori = roli kiel reĝisoro (afero: reĝisoro)
• pezi = aperi kun pezo, aperi peza (kvalito: peza)
• bari = kovri per baro, kovri bare (cirkonstanco: bare)
• kompliki = krei komplikon (atingo: komplikon)
Pli specife, ago havas aspekton, t. e. ĝi povas esti daŭro aŭ fojo. Fojo havas tempajn limojn (t. e. komenco kaj fino) kaj implicas rezulton, dum daŭro – ne (t. e. kiel kutimo, ripeto aŭ longa procezo).
• reĝisori = plenumi rolon kiel reĝisoro (fojo), havi rolon kiel reĝisoro (daŭro)
• pezi = plenumi efikon kun pezo (fojo), havi pezon (daŭro)
• bari = meti baron sur ion (fojo), teni baron sur io (daŭro)
• kompliki = krei komplikon (fojo), konservi komplikon (daŭro)
En frazoj, agoj rilatas aferojn en diversaj modoj kaj tempoj. Tiam ilia rolfinaĵo ŝanĝiĝas al -u (por vol-modo), -us (por imago-modo), -as (por nun-tempo), -is (por pas-tempo), -os (por ven-tempo). Oni kutimas meti agon malantaŭ tion, kion ĝi rilatas kaj antaŭ tion, kio rilatas al la ago.
• Grandaj teatroj imponas multajn homojn. (-as)
Uzi la vorteron -ar- en la signifo de ĝenerala ago estas kontraŭfundamenta idismo.
• lerni → *lernar’ → *lernar
En gramatika faklingvo:
• i-vorto → verbo
• i-vorto (kiel fojo) → perfektivo
• i-vorto (kiel daŭro) → imperfektivo
• i-vorto (kun i-finaĵo) → infinitivo
• i-vorto (kun finaĵo alia ol -i) → konjugaciita
• i-vorto (kun n-vorto, kiu rilatas al la i-vorto) → transitiva
• i-vorto (sen n-vorto, kiu rilatas al la i-vorto) → netransitiva
• maniero, en kiu oni vidas i-vorton kiel fojon → aspektismo
• maniero, en kiu oni vidas i-vorton kiel daŭron → tempismo
• afero (sen rolo), al kiu rilatas ago → subjekto
• afero (kun rolo), kiu rilatas al ago → objekto
• rolo subkomprenata de i-vorto → kategorio
• pluvas (temas pri pluvo dum la parolado)
• pluvis (temas pri pluvo antaŭ la parolado)
• pluvos (temas pri pluvo post la parolado)
Por emfazi tempan distancon, oni uzas la cirkonstancojn jam kaj ankoraŭ. Por esprimi tempan proksimon, oni uzas la cirkonstancojn ĵus kaj tuj.
• ĵus pluvis (la parolado sekvas la pluvon)
• tuj pluvos (la pluvo sekvas la paroladon)
En gramatika faklingvo:
• i-vorto (kun as-finaĵo) → prezenco
• i-vorto (kun is-finaĵo) → preterito
• i-vorto (kun os-finaĵo) → futuro
• pluvus (temas pri imago)
• pluvu (temas pri volo)
• pluvas, pluvis, pluvos (temas pri realo)
En gramatika faklingvo:
• i-vorto (kun finaĵo -as, -is aŭ -os) → indikativo
• i-vorto (kun us-finaĵo) → kondicionalo
• i-vorto (kun u-finaĵo) → imperativo
• Certe, li venos. = Mi estas certa, ke li venos.
En gramatika faklingvo:
• cirkonstanco de frazo → deikta disjugo (angle: deictic disjunct)
• Li vidas ŝin: ŝi dancas. = Li vidas ŝin danci. (Li vidas ŝin)
Oni ellasas la n-vorton, kiam la rezulto ne estas perceptita, sed volita aŭ imagita.
• Li volas: li dancu. = Li volas danci. (Li volas)
• Li povas: li dancus. = Li povas danci. (Li povas)
En gramatika faklingvo:
• i-vorto (rezultiganta volon aŭ imagon) → modala verbo
• tio, kion rilatas rolfrazo → predikativo
• malsanulejo ((((mal-san)-ul)-ej)-o = ejo por uloj je malo sanaj)
En gramatika faklingvo:
• vortero → afikso
• vortero antaŭ radiko → prefikso
• vortero malantaŭ radiko → sufikso
• sablo → peco el sablo = sablero (-er-)
• familio → membro el familio = familiano (-an-)
La tuton, kiun aferoj aŭ personoj konsistigas, oni formas per la vortero -ar-.
• arbo → tuto da arboj = arbaro (-ar-)
• homo → tuto da homoj = homaro (-ar-)
• fakulo pri Esperanto = esperantologo (-olog-)
• praktikulo pri Esperanto = esperantisto (-ist-)
Skolon pri alia afero oni formas per la vorteroj -ologi- (por fako) aŭ -istik- (por studo).
• fako pri Esperanto, tuto da esperantologaj agoj = esperantologio (-ologi-)
• studo pri Esperanto, studo de esperantisto = esperantistiko (-istik-)
Manieron vidi, uzi, vivi alian aferon oni formas per la vortero -ism-.
• maniero vidi, uzi, vivi Esperanton = esperantismo (-ism-)
• kuracistino = inseksa kuracisto (-in-) = ŝi
• *kuracistiĉo = virseksa kuracisto (*-iĉ-) = hi
• kuracisto = li
Oni uzas la vorteron ge- por indiki ambaŭ seksojn.
• gepatroj = patrino kaj patro
• gefrato = frato aŭ fratino
Oni uzas la vorteron -j- por formi karesformojn, mallongigante la seksindikajn vorterojn al -n- kaj -ĉ- kaj ellasante parton de la radiko.
• patrino → panjo (-nj-)
• patro → paĉjo (-ĉj-)
En gramatika faklingvo:
• nomilo → pronomo
• uzo de li sen indiki sekson → liismo
• uzo de *hi → hiismo
• uzo de *-iĉ- → iĉismo
• bopatrino = patrino de geedzo (bo-)
Beston naskitan de alia besto oni formas per la vortero -id-.
• katido = nematura kato
• juna → havo de la kvalito esti juna = juneco (-ec-)
Personon kun kvalito oni formas per la vortero -ul-.
• nova → persono kun la kvalito esti nova = novulo (-ul-)
• homoj, kiuj konstruas = konstruantaj homoj (-ant-)
Por esprimi, ke la ago okazas antaŭe, oni uzas la vorteron -int-. Por esprimi, ke la plenumata ago okazas poste, oni uzas la vorteron -ont-.
• homoj, kiuj konstruis = konstruintaj homoj (-int-)
• homoj, kiuj konstruos = konstruontaj homoj (-ont-)
Por mencii ankaŭ la atingon de la ago, oni uzas la rolfinaĵon -n.
• homoj konstruantaj domon (-n)
Kiam oni uzas o-formon de ago, oni evitas la rolfinaĵon -n kaj uzas la rolvorteton de.
• persono, kiu admiras ŝin = persono admiranta ŝin → admiranto de ŝi (de)
• enkonduki lingvon → enkondukado de lingvo (de)
En gramatika faklingvo:
• kvalito kun la vortero -ant-, -int-, -ont- → aktiva participo
• domo, kiun oni konstruas = konstruata domo (-at-)
Por esprimi, ke la ago okazas antaŭe, oni uzas la vorteron -it-. Por esprimi, ke la plenumata ago okazas poste, oni uzas la vorteron -ot-.
• domo, kiun oni konstruis = konstruita domo (-it-)
• domo, kiun oni konstruos = konstruota domo (-ot-)
Por mencii ankaŭ la plenumanton de la ago, oni uzas la rolvorteton de aŭ la ne-oficialan rolvorteton *far.
• domo konstruata de homoj (de)
• domo konstruata *far* homoj (far)
Kiam oni uzas o-formon kun la vortero -at-, -it-, -ot-, oni evitas la ne-oficialan rolvorteton *far kaj nur uzas la rolvorteton de.
• persono konata *far* ŝi → konato de ŝi
Nov-
En gramatika faklingvo:
• kvalito kun la vortero -at-, -it-, -ot- → pasiva participo
• fari → kvalito de afero, kiun oni povas fari = farebla (-ebl-)
Kvaliton de afero, kiun oni volas fari, oni formas per la vortero -ind-.
• fari → kvalito de afero, kiun oni volas fari = farinda (-ind-)
Kvaliton de afero, kiun oni devas fari, oni formas per la vortero -end-.
• fari → kvalito de afero, kiun oni devas fari = farenda (-end-)
• manĝi → kvalito de persono aŭ afero, kiu havas la inklinon aŭ tendencon manĝi = manĝema (-em-)
Kvaliton de persono aŭ afero, kiu havas la kapablon plenumi agon, oni formas per la ne-oficiala vortero *-iv-.
• krei → kvalito de persono aŭ afero, kiu havas la kapablon krei = *kreiva (*-iv-)
• kolo → ĉirkaŭanta, kovranta instrumento por la kolo = kolumo (-um-)
Tenantan, limantan instrumenton oni formas per la ne-oficiala (ŝajn-)vortero *-al-.
• moro → tenanta, limanta instrumento por moro = moralo (*-al-)
Ĉirkaŭantan, kovrantan lokon oni formas per la vortero -ej-.
• mono → ĉirkaŭanta, kovranta loko por mono = monujo (-uj-)
Tenantan, limantan instrumenton oni formas per la vortero -ing-.
• glavo → tenanta, limanta loko por glavo = glavingo (-ing-)
• orumo = ĉirkaŭo, kovro el oro • orumi = meti ĉirkaŭon, kovron el oro sur ion
Ĝi uziĝas metafore interalie por institucioj, sistemoj, funkcioj.
• komunumo = institucio por komuno
• operaciumo = sistemo por operacio
• rapidumo = funkcio por rapido
Ofte ĝi uziĝas nur por aplikoj aŭ pasigoj.
• cerbumi = apliki la cerbon
• literumi = pasigi literojn
• plenumi = plene apliki, plene pasigi
Aparte ĝi uziĝas por mortpunoj.
• ŝtonumi = mortpuni per ŝtonoj
• ĉi-samtage = *ĉi-hodie = hodiaŭ (-aŭ)
• nur ĵuse = *nur apene* = apenaŭ (-aŭ)
• nur simile = *nur kvaze* = kvazaŭ (-aŭ-)
• manĝi → loko por manĝi = manĝejo (-ej-)
• manĝi → instrumento por manĝi = manĝilo (-il-)
• konstrui → atingo de konstruado = konstruaĵo
• manĝi → atingo de manĝado = manĝaĵo
La vortero -aĵ- fariĝis memstara parto en multaj kombinoj. Ĝi signifas afero.
• bela → afero, kiu estas bela = belaĵo
• formo → afero, kiu rolas kiel formo = formaĵo
• nutri → afero, per kiu oni nutras = nutraĵo
• pafi → pafi sen tempaj limoj = pafadi (-ad-)
Agon kun tempaj limoj oni formas per la ne-oficiala vortero *-ac-. Ĝi uziĝas nur en kombino kun la ne-oficiala vortero *-i-, kiu uziĝas por tutoj, kiuj konsistigas ordon.
• generi → tuto da generoj kun tempaj limoj = generacio (*-ac-)
• konjugi → tuto da konjugoj kun tempaj limoj = konjugacio (*-ac-)
• formi → tuto da formoj kun tempaj limoj = formacio (*-ac-)
Notu bone la diferencon inter -ar- kaj *-i-, kiam la ago estas derivita de afero.
• filozofo → filozofaro (tuto da filozofoj) (-ar-)
• filozofi → filozofio (tuto da filozofadoj) (*-i-)
• telefono → telefonaro (tuto da telefonoj) (-ar-)
• telefoni → telefonio (tuto da telefonadoj) (*-i-)
• Li fermis la pordon. → la fermado el la vidpunkto de la atingo (la pordo) = La pordo fermiĝis (pro li). (-iĝ-)
Agon el la vidpunkto de la kaŭzanto de la ago oni formas per la vortero -ig-. La plenumanto de la ago restas ekster la kunteksto.
• Li fermis la pordon pro ŝi. → la fermado el la vidpunkto de la kaŭzanto (ŝi) = Ŝi fermigis la pordon (al li). -ig-)
Oni evitas kombinojn el -iĝ- kaj -ig-.
• La pordo fermiĝis (pro ŝi). = La pordo *fermigiĝis (pro ŝi). (*-igiĝ-)
• Li fermis la pordon (por ŝi). = Li *fermiĝigis* la pordon (pro ŝi). (*-iĝig-)
• faro → fare de = far
• mezo → meze de = mez
• danki → danko → kiel danko al = dank’ al (*-’ al)
Kiam la origina ago ne plu uziĝas, oni uzas la (ŝajn-)finaĵon *-aŭ.
• *anstati → *anstato → *kiel anstato al = *anstat’ al = anstataŭ (*-aŭ)
La ne-oficiala vortero *-aŭ- tiel distingas inter la ago mem kaj la rolo de ties rezulto.
• Oni kovris la straton per saleroj.
→ Saleroj estas kiel kovro al la strato.
→ Saleroj estas kovr’ al la strato.
→ Saleroj estas *kovraŭ la strato.
→ Saleroj *kovraŭas la straton.
Nov-Antido (sts): La nomilaj finaĵoj kontraŭas la regulojn. Ili estas evitindaj, ĉar ili kaŭzas konfuzon kun la ordinaraj kazoj. La prefikso nen- kontraŭas la 12-an regulon kaj estu nur n-. Anstataŭ la nomila finaĵo -i- oni uzu vorterojn.
• io, tio, kio, ĉio, nenio → aĵo, taĵo, kaĵo, ĉaĵo, naĵo
• iu, tiu, kiu, ĉiu, neniu → ulo, tulo, kulo, ĉulo, nulo
• iu …, tiu …, kiu …, ĉiu …, neniu … → ula, tula, kula, ĉula, nula
• ies, ties, kies, ĉies, nenies → esma, tesma, kesma, ĉesma, nesma
• ia, tia, kia, ĉia, nenia → eca, teca, keca, ĉeca, neca
• ia, tia, kia, ĉia, nenia → eska, teska, keska, ĉeska, neska
• iel, tiel, kiel, ĉiel, neniel → ile, tile, kile, ĉile, nile
• iom, tiom, kiom, ĉiom, neniom → oze, toze, koze, ĉoze, noze
• ie, tie, kie, ĉie, nenie → eje, teje, keje, ĉeje, neje
• iam, tiam, kiam, ĉiam, neniam → eve, teve, keve, ĉeve, neve
• ial, tial, kial, ĉial, nenial → ale, tale, kale, ĉale, nale
Notu bone, ke la radiko estas kombinebla kiel en ordinaraj vortoj. Tial "tuleska" estas "pri la esko de tiu ulo".
Nov-Antido (sts): Oni povas uzi aliajn radikojn prefiksece. La nombro-vorto unu fariĝas un. La kardinaloj finiĝas per -esm-. La nedefina artikolo estas una (kiu uziĝu nur por paroli pri io aŭ iu konata nur al la parolanto, eble enkondukota al la aŭskultanto). La nedefina artikolo ajna uziĝas por esprimi indiferentecon.
• unu vidvino havis du filinojn → una vidvino havis du filinojn
• la unujn kaj la aliajn → la unajn kaj la aliaj
• unua → unesma
• iu ajn → ajnulo / ajna ulo / ulo ajn
Nov-Antido (sts): Bv. rimarki la diferencon inter la vortero -al- kaj -esm-. Dum -esm- signifas genitivon (di), -al- signifas ablativon (de) respektive pasivon (da).
• amika → amikala → venanta de amiko • amika → amikesma → havata de amiko
Nov-Antido (sts): Oni povas ellasi la radikon, se ne estas dubo. / Oni en relativa subfrazo rajtas diri nur ke.
• Kiuj el ili venis? → K(ul)aj el ili venis? • Kiu vi estas? → K(ul)a vi estas? / K(ul)o vi estas? • Kie vi estis? → K(ej)e vi estis? • Kiel vi fartas? → K(il)e vi fartas? • Tio estas bona. → T(aĵ)o estas bona.
Ion en la proksimo de la parolanto oni nuancas per ĉi aŭ jen. Kutime jen havas la nuancon de apero.
• tie ĉi = sur indikata loko proksima al la parolanto
• ĉi loko = loko proksima al la parolanto
• ĉi = jen = proksime al la parolanto
Ion en la malproksimo de la parolanto oni nuancas per la aŭ for. Kutime for havas la nuancon de malapero.
• *tie la* → tie for = sur indikata loko malproksima al la parolanto
• la loko = loko malproksima al la parolanto
• *la* = for = malproksime al la parolanto
Ion ne specifigatan de la parolanto oni nuancas per ajn aŭ unu.
• ie ajn = sur enkondukata loko ne specifigata de la parolanto
• *ajn loko* → unu loko = loko ne specifigata de la parolanto
En gramatika faklingvo:
• nuancilo antaŭ afero → artikolo
• indikanta nuancilo antaŭ afero → difina artikolo
En gramatika faklingvo:
• redunda ripeto → pleonasmo
• o-vorto ĉe i-vorto → subjekto
• n-vorto ĉe i-vorto → objekto
• i-vorto kun n-vorto → transitiva verbo
• i-vorto sen n-vorto → netransitiva verbo
Nov-Antido (sts): Kiam diakritaj literoj ne haveblas, oni skribu, sen ŝanĝi la prononcon, jene.
• fajro → fairo
• vojo → voio
• objekto → obiekto
• juna → iuna
• fiŝo → fisho
• ŝipo → shipo
• ĉambro → chambro
• ĝardeno → jardeno
• ĵaluza → jaluza
• teksto → texto
• ekzemplo → exemplo
• aŭtoro → autoro
• lingvo → linguo
• akvo → aquo
• sekvi → sequi
• gvidi → guidi
• viskio → wiskio
• eĥo → eko
• ĥemio → kemio