Esperanta Gramatiko

Vortfarado

Kazoj

Kazo havas finaĵon, kiu rolas kvazaŭ rolvorteto.

Vortfarado per Kazoj: Rol-Kazo (O-Kazo, Nominativo)

Rol-kazo havas la finaĵon -o kaj rolas kvazaŭ far.

• ŝoforo (far ŝofor’)

Oni uzas kaj maluzas -o kaj far sendistinge.

• ŝofor’ = ŝoforo = far ŝofor’ = far ŝoforo

Vortfarado per Kazoj: Kvalit-Kazo (A-Kazo, Genitivo, Adjektivoj)

Kvalit-kazo havas la finaĵon -a, kiu rolas kvazaŭ de.

• bona (de bon’)

La signifo de de povas esti pli specifa, jen kun, jen pri.

• valora (kun valor’)
• lingva (pri lingv’)

Vortfarado per Kazoj: Direkto-Kazo (En-Kazo, Dativo)

Direkto-kazo havas la finaĵon -en, kiu rolas kazaŭ al.

• hejmen (al hejm’)
• renkonten (al renkont’)

Vortfarado per Kazoj: Cel-Kazo (On-Kazo, Akuzativo)

Cel-kazo havas la finaĵon -on, kiu rolas kvazaŭ ĝis.

• hejmon (ĝis la hejm’)

La signifo de ĝis povas esti pli specifa, jen na, jen je, jen por.

• konstruon (je konstru’)

Vortfarado per Kazoj: Lok-Kazo (E-Kazo, Lokativo/Instrumentalo, Adverboj)

Lok-kazo havas la finaĵon -e, kiu rolas kvazaŭ ĉe.
• hejme (ĉe la hejm’)

La signifo de ĉe povas esti pli specifa, jen en, jen dum, jen sur, jen per.

• matene (en maten’)
• ĉevale (sur ĉeval’)
• martele (per martel’)

Vortfarado per Kategorio: Transkazeco

Ofte lokoj kaj kvalitoj uziĝas sendistinge.

• proksime (en proksim’) = proksima (de proksim’)

Ofte direktoj kaj celoj uziĝas sendistinge.

• Berlinen (al Berlin) = Berlinon (ĝis Berlin)

Kategorio

Kategorio estas kazo, de kiu oni derivas i-vorton. I-vorto rolas kiel la ĉefa vorto en frazo.

i-vorto de o-kategorio
• ŝofori (esti far ŝofor’, esti ŝofor’)

i-vorto de a-kategorio
• boni (esti de bon’, esti bona)
• valori (esti kun valor’, esti valora)

i-vorto de en-kategorio
• renkonti (iri al renkont’, iri renkonten)
• celi (iri al cel’, iri celen)
• morti (iri al mort’, iri morten)

i-vorto de on-kategorio
• konfuzi (labori ĝis konfuz’, krei konfuzon)
• konstrui (labori por konstru’, krei konstruon)

i-vorto de e-kategorio
• hejmi (esti ĉe hejm’, esti hejme)
• bicikli (iri sur bicikl’, iri bicikle)
• marteli (labori per martel’, labori martele)

Vortfarado per Kategorio: Transkategorieco

Ofte i-vorto deriviĝas de o-kazo kaj a-kazo, kvankam la i-vorto jam havas alian kategorion.

• konfuzon (ĝis konfuzo, por konfuzo)
   • konfuzi (krei konfuzon – laŭkategoria ago-vorto)
• konfuza (kun konfuzo)
   • konfuzi (havi konfuzon – transkategoria ago-vorto)

• kovre (per kovro)
   • kovri (uzi kovron – laŭkategoria ago-vorto)
• kovro (far kovro)
   • kovri (esti kovro – transkategoria ago-vorto)

Aspekto

Aspekto estas aŭ daŭrofojo, dum kiu plenumiĝas ago. Aspekto estas do aŭ internaekstera perspektivo al la tempo de la ago. Foje ekzistas diversaj radikoj por distingi inter la aspektoj.

• aŭskulti (daŭro), aŭdi (fojo)
• iri (daŭro), atingi (fojo)
• paroli (daŭro), diri (fojo)
• rigardi (daŭro), vidi (fojo)
• serĉi (daŭro), trovi (fojo)

Vortfarado per Aspekto: Transaspekteco

Ofte daŭra kaj foja aspekto uziĝas sendistinge.
• La firmao konstruis domon. (foja aspekto)
• La firmao konstruis nur duetaĝajn domojn. (daŭra aspekto)

• Li iris rapide. (daŭra aspekto)
• Li iris for. (foja aspekto)

Afiksoj

Vortfarado per Afiksoj: -er-, -ar-, -an-, *-i-, -ist-, -ism-, *-ik-

Por krei novan vorton, kiu signifas parton de afero aŭ tuton da samspecaj aferoj, oni povas uzi diversajn sufiksojn. Por pecoj kaj aranĝoj oni uzas respektive -er- kaj -ar-. Por membroj kaj komunoj oni uzas respektive -an- kaj *-i-.

• panero (peco de pano)
• arbaro (aranĝo da arboj)

• ŝtatano (membro de ŝtato)
• burokratio (komuno da burokratoj)

Oni uzas la sufikson *-i- ankaŭ por retoj da aparatoj kaj sistemoj da disĉiploj.

• telefono (aparato)
• telefonio (reto)

• filozofo (disĉiplo)
• filozofio (sistemo)

Oni uzas la sufikson -ist- por adeptoj de artoj kaj disĉiploj de sistemoj. La sufikso -ist- anstataŭas la sufikson -ism-.

• futbalo (arto)
• futbalisto (adepto)

• gitaro (arto)
• gitaristo (adepto)

• kapitalismo (sistemo)
• kapitalisto (disĉiplo)

Oni uzas la sufikson *-ik- por (sciencaj) artoj. En tiu kunteksto, la sufikso -ism- signifas manieron tipan por la studkampo.

• gramatiko (arto)
• gramatikisto (adepto)

• lingvisto (adepto)
• lingvistiko (arto)

• la angla lingvo (studkampo)
• anglisto (studento de la angla lingvo)
• anglistiko (scienco pri la angla lingvo)
• anglismo (maniero esprimi sin en la angla lingvo)

Paralele, oni uzas la sufikson *-olog- por (scienca) adepto.

• geologo (adepto)
• geologio (arto)

Oni ofte uzas *-i- anstataŭ -ad-, -aĵ-, -ec- kaj -uj-.

• analoga
• analogio (analogeco)

• fleksi
• fleksio (fleksado)

• fotografi
• fotografio (fotografado)

• germano
• germanio (germanujo)

Kune kun *-ac- oni uzas la sufikson *-i- por samtempaj fojaj agoj. Kvankam *-aci- sufiĉe signife similas al -ar-, oni uzas -ar- precipe por aferoj kaj *-aci- precipe por agoj.

• formi
   • formacio (samtempaj formoj, *formaro)

• generi
   • generacio (samtempaj generoj, *generaro)

• konjugi
   • konjugacio (samtempaj konjugoj, *konjugaro)

• situi
   • situacio (samtempaj situoj, *situaro)

Anstataŭ kombinon kun *-aci- oni ofte uzas alian radikon aŭ cedas al alia formo.

• evolui
   • *evoluacio → evolucio, evoluo

• pafi
   • *pafacio → pafaro, salvo

• stari
   • *staracio → stacio, haltejo

Vortfarado per Afiksoj: -uj-, -ing-

Por krei novan vorton, kiu signifas aferon, kiu entenas ion konservantefiksante ĝin, oni uzas la sufiksojn -uj- respektive -ing-.

• monujo (entenilo, kiu konservas monon)
• glavingo (entenilo, kiu fiksas glavon)

La signifo de -uj- etendiĝas al vegetaĵoj, ĉe kiuj kreskas certaj fruktoj kaj landoj, en kiuj loĝas certaj homoj.

• Germanujo (lando, en kiu loĝas germanoj)
• pomujo (arbo, ĉe kiu kreskas pomoj)

Vortfarado per Afiksoj: -um-, -al-

Por krei novan vorton, kiu signifas aferon, kiu estas kovrobazo por io, oni uzas la sufiksojn -um- respektive *-al-. La sufiksoj -um- kaj *-al- uziĝas memstare respektive kiel kovro kaj flanko. Tiuj sufiksoj estas tre malspecifaj, pro kio novaj vortoj kun ili povas esti malfacile kompreneblaj. Kelkaj formoj povas kolizii unu kun la alia, kaj oni uzas propran radikon aŭ cedas al alia formo.

• kolumo (kovro por la kolo – vestoparto)
• moralo (bazo de la moroj – kondutregularo)

• orumo (kovro el oro)
• panerumo (kovro el paneroj)

• *brakumo → maniko (kovro por la brako – vestoparto)
• *piedumo → ŝtrumpo / ŝuo (kovro por la piedoj – vestoparto)
• *kapumo → ĉapo / ĉapelo (kovro por la kapo)

La signifo de -um- etendiĝas al instanco, sistemo, agordo.

• kortumo (instanco)
• literumo (sistemo pri literoj)
• rapidumo (agordo por certa rapido)

La signifo de -um- etendiĝas al metafora uzo, apliko de organopasigo de libertempo, mortpuno. Oni krome uzas ĝin por eviti homonimojn.

• kolombumi (konduti kiel kolomboj)

• palpebrumi (movi palpebron)
• cerbumi (pripensadi)
• seksumi (sekskuniĝi)

• tendumi (pasigi sian libertempon tendante)

• krucumi (mortpuni iun pendigante lin sur krucon)
• kvaronumi (mortpuni iun kvaronigante lin)
• ŝtonumi (mortpuni iun ĵetante ŝtonojn sur lin)

• folii → foliumi (movi foliojn – kontraste al naski foliojn)

La signifo de -al- etendiĝas al, instrumento, maniero.

• numeralo (instrumento por esprimi numerojn)
• brutalo (maniero konduti de brutoj)

En la latina lingvo ofte ŝanĝiĝas la radiko aŭ la sufikso -al- kaj tiuj neregulaj formoj fariĝis internacie konataj kaj popularaj en Esperanto. Kiam la radiko finiĝas per vokalo aŭ -l- la sufikso -al- fariĝas -ar-. Kiam la radiko estas de la latina u-deklinacio (ekzemple ĉar ĝi estas substantivigo de participo), aldoniĝas -u-. Kiam la radiko finiĝas per -c- (t. e. latina -ti-), kaj en aliaj kazoj, aldoniĝas -i-.

• *familiala → familiara (pri la maniero konduti inter familianoj)
• *velalo → velaro (sono produktata ĉe la velo (t. e. ĉe la postpalato))
• *virtalo → virtualo (maniero laŭ ies virtoj)
• *potencalo → potencialo (maniero laŭ ies potenco)
• *bestala → bestiala (de maniero konduti de bestoj)
• *piedalo → pedalo (instrumento ĉe la piedoj)

Vortfarado per Afiksoj: -in-, *-iĉ-, -nj-, -ĉj-, ge-

Por krei novan vorton, kiu signifas homon aŭ beston, kies sekso ne estas konata, aŭ mikson de ambaŭ seksoj oni uzas la prefikson ge-. La respektiva pronomo estas li respektive ili. Oni proponis uzi anstataŭ sekse neŭtra li la pronomon *ri.

• gefrato (frato aŭ fratino)
• gefratoj (frato(j) kaj fratino(j))
• *ri → li

Por krei novan vorton, kiu signifas homon aŭ beston kun ina sekso, oni uzas la sufikson -in- aŭ, en karesformo, -nj-. La respektiva pronomo estas ŝi.

• studentino (studento kun ina sekso)
• fratino (gefrato kun ina sekso)
• panjo (karesformo de "patrino")

Por krei novan vorton, kiu signifas homon aŭ beston kun vira sekso, oni uzas la prefikson vir- aŭ, en karesformo, -ĉj-. La respektiva pronomo estas li. Oni proponis uzi anstataŭe la sufikson *-iĉ- respektive la pronomon *hi.

• paĉjo (karesformo de "patro")
• kuracistiĉo → vir-kuracisto, kuracisto
• *hi → li

Karesforma pronomo por la ununombro estas ci. Oni uzas tiun formon ankaŭ ofende kun nefamiliaruloj. Ambaŭkaze oni ofte diras simple vi.

• ci → vi

Vortfarado per Afiksoj: -id-, bo-

Por krei novan vorton, kiu signifas homon aŭ beston nematuran, naskitan, oni uzas la sufikson -id-.

• ĉevalido (nematura naskito de ĉevalino)

Por krei novan vorton, kiu signifas parencon per geedziĝo, oni uzas la prefikson bo-.

• bofrato (frato de la edzo aŭ de la edzino)

Vortfarado per Afiksoj: mal-, -et-, -eg-

Por krei novan vorton, kiu signifas la kontraŭan ideon, oni uzas la prefikson mal-.

• malmulta

Anstataŭ formon kun mal- oni foje uzas propran radikon.

• malvarma → frida
• maldiligenta → pigra
• malkara → ĉipa

Por krei novan vorton, kiu signifas malpli altan gradon, oni uzas la sufikson -et-. Por krei novan vorton, kiu signifas pli altan gradon, oni uzas la sufikson -eg-.

• varmeta (maltre varma)
• varmega (tre varma)

Vortfarado per Afiksoj: -ant-, *-ent-, *-iv-, -em-

Por krei el ago-vorto kvalit-vorton, oni uzas diversajn sufiksojn. Por perceptata kvalito de daŭra ago oni uzas la sufikson -ant- (anstataŭ *-adiv-). Por perceptebla kvalito de foja ago oni uzas la sufikson -em- (anstataŭ *-acec-).

• studi
   • *studadiva → studanta
   • *studaceca → studema

• agi
   • *agadiva → aganta
   • *agaceca → agema

Por diferenci la tempojn, oni uzas la sufiksojn -int- kaj -ont-.

• fari
   • farinta
   • faranta
   • faronta

Por perceptebla kvalito de daŭra ago oni uzas la sufikson *-ent- (anstataŭ *-adec-). Por perceptata kvalito de foja ago oni uzas la sufikson *-iv- (anstataŭ en la kombino *-aciv-). Samkiel post -ant-, aldonaj sufiksoj subkompreniĝas pst *-ent-.

• studi
   • *studadeculo → studento

• agi
   • *agadeculo → agento
   • *agacivulo → aktivulo

Ofte oni ellasas la sufikson *-ent- aŭ uzas anstataŭe -ant-.

• danki
   • *dankadeca → *dankenta → danka

• movi
   • *movadeca → *moventa → mova, movanta

• fumi
   • *fumadeculo → *fumento → fumanto

Ofte oni uzas -em- anstataŭ *-iv-.

• krei
   • *kreaciva → kreiva → kreema

Anstataŭ -entec- oni ofte uzas -enc-. Anstataŭ -entaĵ- oni povas uzi -enz-.

• *potadeca → potenta
• *potadeco → *potenteco → potenco

• *solvadeca (*pagageca) → solventa (*pagenta)
• *solvadecaĵo → *solventaĵo → solvenzo

Vortfarado per Afiksoj: -ebl-, -end-, -ind-

Anstataŭ oni povas, oni devas, oni volas eblas diri -eblas, -endas, -indas.

• Oni povas fari ĝin. → Ĝi estas farebla.
• Oni devas fari ĝin. → Ĝi estas farenda.
• Oni volas fari ĝin. → Ĝi estas farinda.

Vortfarado per Afiksoj: -at-, -iĝ-, -ig-

Simile al kvalit-vorto, ago-vorto priskribas afer-vorton. La priskribatan aferon oni nomas subjekto.

• peza libro (subjekto: libro; priskriba kvalit-vorto: peza)
• libro pezas (subjekto: libro; priskriba ago-vorto: pezas)

Kutime la subjekto de ago-vorto estas la aganto, kiu estas aktiva en la ago. Oni tial nomas la normalan formon de ago-vorto aktivo. Ofte ago enhavas aldone al aktiva afero, kiu plenumas la agon, pasivan aferon, kiu spertas la agon. Tiun spertanton oni nomas objekto. Per la sufikso -at- la ago-vorto ne plu priskribas la aktivan afer-vorton, sed la pasivan. Oni tial nomas tian formon de ago-vorto pasivo. La aktivan eks-subjekton oni povas enkonduki per de.

• Gitaristo komencis la koncerton. (aktiva subjekto: gitaristo; aktivo: komencis)
• La koncerto estis komencata de gitaristo. (pasiva subjekto: la koncerto; pasivo: estis komencata)

Kiam oni ellasas la aktivan eks-subjekton, la ago ankoraŭ enhavas aktivan aferon, sed oni ne mencias ĝin.

• La koncerto estis komencata. (pasivo: estis komencata; ellasita aktiva eks-subjekto: gitaristo)

Por esprimi la la pasivan aferon, kvazaŭ mankus aktiva afero, oni uzas la sufikson -iĝ-. Tiam la pasiva afero fariĝas medie pasiva. Tia formo de ago-vorto en ĉi tiu gramatiko nomiĝas media pasivo (angle: middle voice).

• La koncerto komenciĝis. (media pasivo: komenciĝis)

Por priskribi la kaŭzanton de la ago, la ago-vorto ricevas la sufikson -ig-.

• La infano dormas. (aganto/subjekto: la infano)
• La patro dormigis la infanon. (kaŭzanto/subjekto: la patro)

Kiam la ago-vorto sen -ig- ne havas objekton, la eks-subjekto fariĝas objekto. Kiam la ago-vorto sen -ig- jes havas objekton, la eks-subjekto fariĝas instrumenta rolvortaĵo.

• Ŝtonoj limas la placon. (aktiva subjekto: ŝtonoj; pasiva objekto: la placo)
• La najbaroj limigis la placon per ŝtonoj. (kaŭzanta subjekto: la najbaroj; pasiva objekto: la placo; instrumenta rolvortaĵo: ŝtonoj)

• La sofo anstataŭas la benkon. (aktiva subjekto: sofo; pasiva objekto: la benko)
• La loĝantoj anstataŭigis la benkon per sofo. (kaŭzanta subjekto: la loĝantoj; pasiva objekto: la benko; instrumenta rolvortaĵo: sofo)

Kiam la ago-vorto sen -ig- povas havi objekton, la eks-subjekto povas fariĝi aŭ objekto aŭ rolvortaĵo.

• La patro scias. (sen objekto)
• La patro scias la novaĵon. (kun objekto)
• La patrino sciigis la novaĵon al la patro. (La patrino komunikis la novaĵon al la patro.)
• La patrino sciigis la patron pri la novaĵo. (La patrino informis la patron pri la novaĵo.)

Oni evitas la kombinon *-igiĝ-.

• *La patro sciigiĝis. → La patro sciiĝis. (La patro informiĝis.)
• *La novaĵo sciigiĝis. → La novaĵo sciiĝis. (La novaĵo komunikiĝis.)

Kiam ago-vorto sen -ig- jam priskribas kaŭzanton, oni povas uzi la saman ago-vorton sen -ig- por priskribi la aganton. Notu bone: la inverso ne eblas. Oni do bone distingu inter tiuj ago-vortoj, kiuj origine signifas meti sur, kaj tiuj, kiuj origine signifas esti.

• La patrino kovris la tablon. (La patrino metis kovron sur la tablon.)
• Tuko kovras la tablon. (Tuko estas kovro sur la tablo.)

• Turistoj baris la vojon. (Turistoj metis baron sur la vojon.)
• Benkoj baras la vojon. (Benkoj estas baro sur la vojo.)

Vortfarado per Afiksoj: *-iz-, *-oz-

Oni uzas la sufikson *-iz- por metodo. Ofte *-izi samsignifas al metode -igi.

• pasteŭrizi (apliki metodon de Pasteŭro)
• hipnotizi (apliki metodon por kaŭzi hipnoton, hipnotigi)

Oni uzas la sufikson -oz- por riĉa. Ofte -oz- samsignifas al *-eceg-. Pro influo de la latina lingvo, la radiko povas alpreni *-i-.

• *furiecega → furioza
• *grandecega → *grandoza → grandioza

La sufikso *-oz- povas signifi malsana.

• fungoza (malsana pro fungoj)
• nervoza (malsana je la nervoj)

Vortfarado per Afiksoj: *-e-, *-esk-

Oni malofte uzas la sufikson *-e- por koloro.

• rozea (rozkolora)
• polvea (polvokolora)

Oni malofte uzas la sufikson *-esk- por stilo. Ofte *-esk- samsignifas al *-ecec-.

• groteska (grotostila)
• *vireska (virostila, *virececa → vireca)

Vortfarado per Afiksoj: mis-, fuŝ-, -aĉ-, fi-

Por esprimi erarecon, oni uzas la prefikson mis- aŭ, se la eraro okazis pro maldiligentecofuŝ-.

• miskalkuli (kalkuli erare)
• fuŝprononci (misprononci pro maldiligenteco)

Por esprimi objektivan difektecon, oni uzas la sufikson -aĉ-.

• domaĉo (malnova, malbela, difektita domo)

Por esprimi subjektivan abomenindon, oni uzas la prefikson fi-.

• fiago (subjektive abomeninda ago)

Tabelo

Vortfarado laŭ Tabelo: Radikoj kaj Finaĵoj (Ajn)

Oni uzas la finaĵojn -o por aferoj, -u por individuoj, -es por apartenoj, -a por kvalitoj, -el por manieroj, -om por gradoj, -e por lokoj, -am por tempoj, -al por kaŭzoj por kombini ilin kun la ĉi-celaj radikoj ti- por indiki, ki- por demandi, i- por nespecifigi, ĉi- por ĝeneraligi, neni- por negi.

• tiam (por indikita tempo)
• kies (por demandita aparteno)
• iom (por nespecifigita grado)
• nenio (por negita afero)
• ĉiu (por ĝeneraligita individuo)

Por emfazi nemenciindon, oni uzas ajn.

• iam ajn (por pro nemenciindo nespecifigita tempo)

Oni povas kombini tabel-radikojn kun sufiksoj. Alispecaj kombinoj tamen estas nur eksperimentaj.

• neniigi
• tiaĵo
• *mies → mia
• *aliel → alimaniere

Vortfarado laŭ Tabelo: Artikoloj (Ĉi, La, Jen, For)

Por emfazi proksimecon kaj malproksimecon, oni uzas respektive la artikolojn ĉi kaj la.

• ĉi afero (afero proksime de la parolanto)
• la afero (afero malproksime de la parolanto)

Oni povas uzi ilin memstare por indiki lokontempon.

• Ĉi ne estas akvo. (Ĉi tie ne estas akvo.)
• ĉi-foje (nun-foje)
• Ĝis la! (Ĝis la tempo (de revido).)

Oni evitas uzi la kun tabelvortoj kaj uzas anstataŭe jen kaj for, kiuj origine signifas aperon kaj malaperon.

• ĉi tio, tio ĉi
• *la tio, *tio la → jen tio, tio fora

Ellasoj

Vortfarado kun Ellasoj: Apostrofo

Oni povas anstataŭi la per l’. Oni povas anstataŭi la finaĵon -o de o-vortoj. Se la o-vorto estas nomo, oni povas ellasi la apostrofon.

• la afero → l’ afero
• Zamenhof’ → Zamenhof

Kiam la relongigo estas -e de, oni foje uzas senapostrofe la radikon kiel rolvorteton.

• cele de → *cel
• fare de → *far
• meze de → *mez

En poezio oni faras aliajn mallongigojn.

• de → d’
• estas → ’stas
• unu → un’
• tiel → tjel

Vortfarado kun Ellasoj: Neŭtra Finaĵo (*-aŭ)

La finaĵo -aŭ utilas por krei rolvortetojn kaj samsignifas al la pseŭdofinaĵo *-’ al.

• *anstat’ al (vice al) → anstataŭ
• *ant’ al (fronte al) → antaŭ
• *ĉirk’ al (cirkle al) → ĉirkaŭ
• *kontr’ al (fronte al, renkonte al) → kontraŭ
• *malgr’ al (spite al) → malgraŭ

Simile:

• dank’ al → *dankaŭ
• *spit’ al → *spitaŭ (malgraŭ)
• *vic’ al → *vicaŭ (anstataŭ)

La neŭtra finaĵo *-aŭ utilas por krei e-ecajn vortojn, kiuj implicas la nuancon nur.

• nur *apene (nur ĵuse) → apenaŭ
• nur *kvaze (nur simile) → kvazaŭ
• nur *preske (nur proksime) → preskaŭ

La finaĵo *-aŭ uziĝas kun la radiko KVAZ/ ankaŭ por krei rolvorteton.

• *kvaz’ al (simil’ al) → kvazaŭ

La finaĵo *-aŭ utilas por krei e-ecajn vortojn, kiuj implicas la nuancon ĉi.

• *ĉi-hiere (ĉi-pasinttage) → hieraŭ
• *ĉi-hodie (ĉi-estanttage) → hodiaŭ
• *ĉi-morge (ĉi-venonttage) → morgaŭ

Simile:

• *ĉi-anke (ĉi-same) → ankaŭ
• *ĉi-ankore (ĉi-ĝise, ĉi-krome, ĉi-plie, ĉi-plue) → ankoraŭ
• *ĉi-balde (ĉi-poste, ĉi-frue) → baldaŭ

La finaĵo *-aŭ utilas por krei u-ecan tabelvorton.

• *ambuj
• la unuj kaj la aliaj → *unaŭ kaj aliaŭ

Aliaj vortoj finiĝantaj kun *-aŭ estas memstaraj: adiaŭ, , laŭ, miaŭ (mjaŭ), naŭ, vaŭ, ŭaŭ.

Frazofarado

E-Vortoj

Frazofarado kun E-Vortoj: Maniero, Instrumento, Loko

Por priskribi kvalit-vorton per alia kvalit-vorto, oni uzas la finaĵon -e.

• agrable dolĉa (dolĉa en agrabla maniero)

Oni ofte uzas e-vortojn por uzataj instrumentoj, lokoj kaj tempoj.

• printempe = en la printempo, kun la alveno de la printempo
• maŝine = uzante maŝinon

Tia e-formo, analoge kun tabelvortoj finiĝantaj per -e, povas ricevi n-finaĵon por indiki direkton.

• hejme = en la hejmo
• hejmen = al la hejmo
• tie = en tiu loko
• tien = al tiu loko

Frazofarado kun E-Vortoj: Jes, Ne, Ja, Nu

La e-ecaj vortoj jes kaj ne povas roli kiel kompletaj frazoj.

• Tiel jes estas. → Jes.
• Tiel ne estas. → Ne.

Oni ofte uzas ja anstataŭ jes, kiu origine helpas por emfazi jam enkondukitan fakton. Do ja fakte kontrastas al nu, kiu helpas por emfazi enkondukotan fakton.

• Vi ja scias, ke …

Frazofarado kun E-Vortoj: Jam, Ĵus, Ankoraŭ, Tuj

Per la e-ecaj vortoj jam, ĵus, ankoraŭ, tuj oni povas indiki la distancecon inter la tempoj, dum kiu oni parolas kaj pri kiu oni parolas.

• Li jam alvenis. / Li estas jam alveninta. (De lia alveno ĝis nun pasis tempo.)
• Li ĵus alvenis. / Li estas ĵus alveninta. (De lia alveno ĝis nun ne pasis tempo.)
• Li ankoraŭ foriros. / Li estas ankoraŭ forironta. (De nun ĝis lia foriro pasos tempo.)
• Li tuj foriros. / Li estas tuj forironta. (De nun ĝis lia foriro ne pasos tempo.)

Akuzativoj

Formon kun n-finaĵo oni nomas akuzativo.

Frazofarado kun Akuzativoj: Objekto

Se la ago trafas objekton, la objekto estas en akuzativo aŭ kun la rolmontrilo *na.

• Li farbas *na la domo. → Li farbas la domon.

Se la ago celas objekton, la objekto estas en akuzativo aŭ kun la rolmontrilo al.

• Ili vojaĝas al Romo. → Ili vojaĝas Romon.

Se la ago de subjekto estas mezureblaindikebla, la mezuro respektive la indiko estas en akuzativo aŭ kun la rolmontrilo je.

• La planto kreskis je du centimetroj. → La planto kreskis du centimetrojn.
• Mi iras labori je ĉiu tago. → Mi iras labori ĉiun tagon.

Nominativoj

Formon sen n-finaĵo oni nomas nominativo.

Frazofarado kun Nominativoj: Subjekto

La subjekto estas en nominativo.

• La infano dormas.

Frazofarado kun Nominativoj: Komplemento

La komplemento de rolvorteto estas en nominativo.

• La infano dormas en la lito.

La komplemento de frazo estas en nominativo.

• La domo estas griza.
• Li farbis la domon blua.
• Ŝi nomis lin amiko.

La komplemento de frazo povas esti i-vorto, kies implicita subjekto estas la objekto de la frazo. Oni nomas tian konstruon akuzativo kun infinitivo.

• Oni vidis la infanojn ludi. (Oni vidis la infanojn; la infanoj ludis. / Oni vidis, ke la infanoj ludas.)

Oni uzas tiajn konstruojn kun ago-vortoj, kiuj signifas percepton. En aliaj kazoj oni evitas ilin.

• *Mi dancas min laca. → Mi dancas ĝis laceco.
• *Mi volas vin danci kun mi. → Mi volas, ke vi dancu kun mi.
• *Mi volas min danci kun vi. → Mi volas danci kun vi.

Ekzemploj

Veni, Vidi, Vici: VIC/

Oni uzas la a-radikon VIC/ en vicanta en la senco de anstataŭanta post atendado dum preteco. Tiu kvalito estas jen perceptata, jen perceptebla. La perceptata kvalito vico plenumiĝas, kiam la (plej longe atendinta) viculo anstataŭas, t. e. vicas, la servitan homon – estas lia vico. Oni uzas vic- kiel prefikson por esprimi pretecon por vici: vicrado estas preta por vici (la funkciantan radon). Antaŭ ol la vicrado aŭ la viculo plenumas sian vicon, oni povas diri pri ili, ke ili atendas sian vicon, estas vicontaj, vicemaj, vicaj aŭ ke ili havas vicecon, sed oni preferas diri – almenaŭ pri la viculo (kaj ĉiuj viculoj kun li) – ke li estas en vico aŭ ke li vicas. Oni do unue kreas homoniman o-radikon VIC/ kun la signifo de serio da samaj eventoj (t. e. la vicaro) respektive al sinsekvo da samaj objektoj (t. e. la vicularo), kaj due kreas i-formon, kies senco ŝajnas duba (ĉu plenumi sian rolon kiel vico? ĉu kovri per vico ĉu utiligi vicon?) kaj evitinda, ĉar vici en la sama kunteksto jam havas alian signifon, kio kaŭzas miskomprenojn. En aliaj kuntekstoj, vico kiel liniforma grupo (sen atendi aŭ esti preta) radikiĝis en la lingvouzo. Same kiel oni grupigas homojn, oni povas vicigi ilin (kaj ne estas parto de la signifo, ke ili estu atendantaj).

Aspektismo kaj Tempismo

Kiam oni parolas pri pasinta tempo, oni perceptas tiun tempon kiel fojon (ĉar oni imagas sin parolanta en distanca tempo). Oni nomas tian percepton aspektismo. Same estas, se oni parolas en la is-tempo aŭ en la os-tempo.

• La laboro estas *faracita. → La laboro estas farita.
• La laboro estis *faracita. → La laboro estis farita.
• La laboro estos *faracita. → La laboro estos farita.

Kiam oni parolas pri nuna tempo, oni perceptas tiun tempon kiel daŭron (ĉar oni imagas sin parolanta en sama tempo). Oni nomas tian percepton tempismo. Same estas, se oni parolas en la is-tempo aŭ en la os-tempo.

• La laboro estas *faradata. → La laboro estas farata.
• La laboro estis *faradata. → La laboro estis farata.
• La laboro estos *faradata. → La laboro estos farata.

Transitiveco

Kiam ago-vorto havas subjekton kaj objekton, oni nomas ĝin transitiva (t. e. transira de subjekto al objekto). Tiusence ĉiu ago-vorto estas kaj transitiva kaj netransitiva, ĉar objekto estas aldonebla kaj forprenebla laŭ bezono.

• Li fumas. / Li fumas cigaredon.
• Ŝi komencas la koncerton. / Ŝi komencas.

Kio tamen ne estas ŝanĝebla, estas la origina direkto de la transitiveco (t. e. la origina direkto de la transiro de subjekto al objekto). Tio signifas, ke por ŝanĝi la rolojn de subjekto kaj objekto, oni bezonas ŝanĝi la formon de la ago-vorto (t. e. la voĉon).

• Ŝi komencas la koncerton per kanto. (transitiva aktivo)
• La koncerto estas komencata de ŝi per kanto. (transitiva pasivo)
• Ŝi komencas. (netransitiva aktivo)
• La koncerto estas komencata. (netransitiva pasivo)
• La koncerto komenciĝas per kanto. (media pasivo)

Ŝmiro Ŝmirita: Redundeco

Oni evitas redundan aperon de sama radiko.

• *Pluvas pluvo. → Pluvas. (evito de redunda subjekto: pluvo ja pluvas)
• *Ĉu vi jam manĝis manĝon? → Ĉu vi jam manĝis? (evito de redunda objekto: manĝon oni ja manĝas)

Foje la afer-vorto origine estis rezulto de ago, sed uziĝas memstare. Tiam ne temas pri redundeco.

• fiŝo fiŝita (ne-redundeco: fiŝo ne necese estas fiŝita)
• planto plantita (ne-redundeco: planto ne necese estas plantita)
• semo semita (ne-redundeco: semo ne necese estas semita)

Enuo kaj Konfuzo: Plurkategorieco

La ago-vortoj enui priskribas tiun, kiu laciĝas aŭ tediĝas. Ofte la kvalit-vorto enua priskribas la laciganton, la tedanton. Tio (t. e. plurkategorieco) estas evitinda.

• li enuas (ENU/ priskribas la laciĝanton/tediĝanton)
• enua temo (ENU/ priskribas la laciganton/tedanton, evitinde)

Kutime radiko priskribas konstante tiun, kiu spertas impreson.

• esti espera = esperi = senti esperon
• esti gaja = gaji = senti gajon
• esti ĝoja = ĝoji = senti ĝojon
• esti sufera = suferi = senti suferon

Por regula uzo de ENU/ oni diru enuiga, simetrie al esperiga, gajiga, ĝojiga, suferiga – aŭ teda. Konsekvence, oni evitu formojn kiel *enui sin.

La ago-vorto konfuzi priskribas tion, kio kaŭzas malordon. Ofte la kvalit-vorto konfuza priskribas la malorditon. Tio (t. e. plurkategorieco) estas evitinda.

• ĝi konfuzis lin (KONFUZ/ priskribas la malordanton)
• li estas konfuza (KONFUZ/ priskribas la malorditon, evitinde)

Kutime radiko priskribas konstante tion, kio kaŭzas impreson.

• esti ĉagrena = ĉagreni = kaŭzi ĉagrenon
• esti detrua = detrui = kaŭzi detruon
• esti ĝena = ĝeni = kaŭzi ĝenon
• esti teda = tedi = kaŭzi tedon

Por regula uzo de KONFUZ/ oni diru konfuzita anstataŭ *konfuza, simetrie al ĉagrenita, detruita, ĝenita, tedita – aŭ kompleksa. Konsekvence, oni evitu formojn kiel *konfuzigi.

Damaĝo kaj Domaĝo: Plurkategorieco

La afer-vorto damaĝo signifas perdon, detruon, difekton, kaj la i-formo damaĝi signifas kaŭzi damaĝon. Kontraste, domaĝo estas bedaŭro pro damaĝo, kaj ĝiaj a- kaj e-formoj domaĝa kaj domaĝe signifas kaŭzanta / kaŭzante bedaŭron pro damaĝo. Tamen, la i-formo domaĝi ne signifas kaŭzi domaĝon (nek senti domaĝon), sed timi domaĝon. Tia uzo ŝajnas evitinda.