Forege, en forgesita neregistrita regionacxo de la malsxika ekstremajxo
de la okcidenta spirala brako de la Galaksio, situas malgranda, neatentata,
flava suno.
Tiun orbitanta super distanco je proksimume nauxdek du milionoj da mejloj estas
plenmalgrava, malgranda, blu-verda planedo, kies simiidaj vivuloj estas tiel
amuze primitivaj, ke ili ankoraux pensas ke digxitaj brakhorlogxoj estas ege
lerta ideo.
Tiu planedo havas - aux, pli gxuste, havis - jenan problemon: La plimultaj sur
gxi estis preskaux cxiam malkontentaj. Multaj solvoj por tiu problemo estis
proponitaj, sed precipe ili rilatis la transmovigxojn de buntaj paperetoj, kio
estas priridetinda, cxar entute ne estis tiuj buntaj paperetoj, kiuj estis malkontentaj.
Do la problemo restis; multaj sentis sin povraj, kaj la plejmulto de ili acxaj,
ecx tiuj kun digxitaj brakhorlogxoj.
Pli kaj pli multaj ekhavis la opinion ke ili cxiuj jam dekomence faris grandan
eraron forlasante la arbojn. Kaj kelkaj diris ke ecx la arboj estis miselekto,
ke oni neniam forlasintu la oceanon.
Kaj nun, iun jxauxdon, preskaux du mil jarojn post kiam iu homo estis alnajlita
al arbajxo pro diri kiom brile estus, se oni escepto-okaze estus reciproke afabla,
junulino, sidante sola en kafejo en Rickmansworth, subite ekkonis kio estis
tio, kio misfunkciadis la tutan tempon, kaj fine sxi sciis kiamaniere la mondo
povus farigxi bona kaj gaja loko. Cxi-foje estis tauxge, funkcius, kaj neniu
alnajligxus al io ajn.
Malbonsxance tamen, antaux ol sxi povis atingi telefonon por rakonti al iu pri
tio, terure stulta katastrofo okazis, kaj la ideo perdigxis por cxiam.
Cxi tio ne estas sxia rakonto.
Sed gxi estas la rakonto pri tiu terura, stulta katastrofo kaj kelkaj el gxiaj
konsekvencoj.
Gxi ankaux estas la rakonto pri iu libro titolita "La Petveturista Gvidlibro
pri la Galaksio" - ne Tera libro, gxi neniam publikigxis sur Tero, kaj
gxis okazis la terura katastrofo, neniu Terano sciis pri gxi.
Malgraux cxio cxi, tute rimarkinda libro. Fakte, gxi estis versxajne la plej
rimarkinda libro iam publikigita de la grandaj eldonejoj de Malgranda Ursino
- pri kiuj same neniu Terano iam sciis. Gxi ne nur estas tute rimarkinda libro,
gxi ecx estas treege sukcesa - pli populara ol "La Fundamenta Krestomatio
pri Hejm' kaj Familio", pli vendigxema ol "Pliaj Kvindek Farindajxoj
en Sengraviteco" kaj pli disputata ol la trilogio de Oolon Coluphid pri
la filozofiaj sensaciegajxoj "Kion Dio Fusxis", "Plia Kelko el
la Plej Grandaj Eraroj de Dio" kaj "Nu, Kiu Do Estas tiu Diulo?"
En multaj malpli striktaj civilizacioj cxe la orienta rando de la Galaksio la
Petveturista Gvidlibro jam venkis la grandan Enciklopedion Galaksian kiel la
konsultendan storon de cxiu scio kaj sagxo, kaj kvankam gxi multon ellasas kaj
entenas multajn apokrifajxojn, aux almenaux treege emas al malekzakteco, gxi
superas la malnovan, malpli spritan verkon pro du gravaj kialoj.
Unue, gxi estas iomete malpli kosta, kaj due la vortoj "Ne paniku"
tekstas kiel grandaj, afablaj literoj sur gxia kovrilo.
Sed la rakonto pri tiu terura, stulta jxauxdo, la rakonto pri gxiaj eksterordinaraj
konsekvencoj, kaj la rakonto pri kiel tiuj konsekvencoj estas konfuze interplektitaj
kun tiu rimarkinda libro komencigxas tre simple.
Gxi komencigxas per domo.