1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37

 Cxapitro 1 

Cxifro: Jes?
Trinitato: Cxu cxio enordas?
Cxifro: Vi ne devis anstatauxi min.
Trinitato: Mi scias, sed mi emis skipon.
Cxifro: Vi sxatas lin, cxu ne? Vi sxatas rigardi lin.
Trinitato: Ne estu ridiga.
Cxifro: Ni mortigos lin. Cxu vi komprenas?
Trinitato: Morfeo kredas lin Tiu.
Cxifro: Kaj vi?
Trinitato: Ne gravas kion kredas mi.
Cxifro: Vi ne kredas, cxu?
Trinitato: Cxu vi auxdis tion?
Cxifro: Auxdis kion?
Trinitato: Cxu vi certas ke tiu lineo puras?
Cxifro: Jes, kompreneble mi certas.
Trinitato: Mi foriru nun.
Policano: Halt! Polico!
Policano: Manojn sur la kapon! Ek! Tuj!
Smith: Leuxtenanto.
Leuxtenanto: Ho, fek'.
Smith: Leuxtenanto, vi ricevis precizajn ordonojn.
Leuxtenanto: He, mi nur faras mian laboron. Se vi ofertas tiun acxon pri rajtigo, vi tuj sxtopu gxin en vian pugon.
Smith: La ordonoj estis por protekti vin.
Leuxtenanto: Ha, ha. Mi pensas ke ni povas trakti unu knabineton.
Leuxtenanto: Mi sendis du grupojn. Ili tuj portos sxin malsupren.
Smith: Ne, leuxtenanto, viaj homoj estas jam mortaj.
Trinitato: Fek'.

 

 Cxapitro 2 

Trinitato: Morfeo, ili retrolauxis la lineon. Mi ne scias kiel.
Morfeo: Mi scias. Ili trancxis la cxeflineon. Ne restas tempo. Vi devas iri al alia elirejo.
Trinitato: Cxu estas Agentoj?
Morfeo: Jes.
Trinitato: Fidamne.
Morfeo: Fokusu, Trinitato. Estas telefono cxe Wells kaj Lake. Vi povas sukcesi.
Trinitato: Bone.
Morfeo:
Ek.
Policano: Tio maleblas.
Trinitato: Staru, Trinitato. Ekstaru. Staru.
Brown: Sxi eliris.
Smith: Ne gravas.
Jones: La informanto veras.
Smith: Jes.
Jones: Ni havas la nomon de ilia sekva celo.
Brown: La nomo estas Neo.
Smith: Ni bezonos procedigi sercxon.
Jones: Jam procedas.

 

 Cxapitro 3 

Komputilo: Vekigxu, Neo...
Neo: Ki?
Komputilo: La Matrico havas vin...
Neo: Kio diable?
Komputilo: Sekvu la blankan kuniklon.
Neo: "Sekvu la blankan kuniklon."
Komputilo: Frap, frap, Neo.
Neo: Kiu estas?
Cxoj: Estas Cxoj.
Neo: Jes, jes.
Neo: Vi malfruas du horojn.
Cxoj: Mi scias. Estas sxia kulpo.
Neo: Cxu vi havas la monon?
Cxoj: Du granduloj.
Neo: Atendu.
Cxoj: Haleluja. Vi estas mia savanto. Mia tute propra Jesuo Kristo.
Neo: Se vi kaptigxas uzante tion...
Cxoj: Mi scias. Tio cxi neniam okazis. Vi ne ekzistas.
Neo: Gxuste.
Cxoj: Cxu io malgxustas? Vi aspektas iom pli blanka ol kutime.
Neo: Mia komputilo, gxi... Cxu vi iam sentis vin malcerta cxu vi jam vekigxis aux ankoraux songxas?
Cxoj: Dauxre. Gxi nomigxas meskalino. La ununura maniero flugi. Hej, sxajnas al mi ke vi bezonas elkonektigxi. Cxu iom da malstrecxo? Kion vi pensas, Dujxuro? Cxu ni prenu lin kun ni?
Dujxuro: Nepre.
Neo: Ne, mi ne povas. Mi laboros morgaux.
Dujxuro: Bonvolu. Estos amuze. Mi promesas.
Neo: Jes. Certe. Mi venas.

 

 Cxapitro 4 

Trinitato: Saluton, Neo.
Neo: Kiel vi eksciis tiun nomon?
Trinitato: Mi multe scias pri vi.
Neo: Kiu vi estas?
Trinitato: Mia nomo estas Trinitato.
Neo: Trinitato. Cxu _la_ Trinitato? Kiu enrompis en la impostan datumbazon?
Trinitato: Tio estis antaux longa tempo.
Neo: Ho ve.
Trinitato: Kio?
Neo: Mi cxiam pensis ke vi estas icxo.
Trinitato: Icxoj pensas tion.
Neo: Estis vi cxe mia komputilo. Kiel vi faris tion?
Trinitato: Nun mi nur povas diri al vi ke vi estas en dangxero. Mi portis vin cxi tien por averti vin.
Neo: Pri kio?
Trinitato: Ili observas vin, Neo.
Neo: Kiu?
Trinitato: Bonvolu nur auxskulti.
Trinitato: Mi scias kial vi estas cxi tie, Neo. Mi scias kion vi faradis. Mi scias kial vi malmultege dormas, kial vi vivas sola kaj kial vi, nokton post nokto, sidadas cxe via komputilo. Vi sercxas lin. Mi scias tion, cxar iam ankaux mi same sercxis. Kaj, kiam li trovis min, li diris al mi ke mi ne vere sercxadis lin, mi sercxadis respondon. Estas la demando, kiu nin pelas. Estas la demando, kiu portis vin tien cxi. Vi scias la demandon same kiel mi sciis.
Neo: Kio estas la Matrico?
Trinitato: La demando estas ie ekstere, Neo. Gxi sercxadas vin, Neo. Kaj gxi trovos vin, se vi volas tion.

 

 Cxapitro 5 

Neo: Ho, fek'. Ho, fek', fek'.
Rhineheart: Vi havas problemon pri auxtoritato, S-ro Anderson. Vi kredas vin speciala, ke iel la reguloj ne aplikigxas al vi. Evidente vi eraras. Cxi tiu kompanio estas unu el la plej altrangaj softvaraj kompanioj en la mondo, cxar cxiu dungato komprenas sin parto de tutajxo. Tial, se dungato havas problemon, la kompanio havas problemon. Venis la tempo por fari decidon, S-ro Anderson. Aux vi decidas esti cxe via skribotablo akurate ekde tiu tago, aux vi decidas sercxi por vi alian laboron. Cxu mi klare esprimis min?
Neo: Jes, S-ro Rhineheart. Perfekte klare.
Kuriero: Thomas Anderson?
Neo: Jes, estas mi.
Kuriero: Bonege.
Kuriero: Bonan tagon.
Morfeo: Saluton, Neo. Cxu vi scias kiu parolas?
Neo: Morfeo.
Morfeo: Jes. Mi sercxadis vin, Neo. Mi ne scias cxu vi pretas vidi kion mi volas montri al vi. Sed malbonsxance vi kaj mi ne plu havas tempon. Ili venas por vi, Neo, kaj mi ne scias kion ili intencas.
Neo: Kiu venas por mi?
Morfeo: Ekstaru, kaj vidu mem.
Neo: Kio? Cxu gxuste nun?
Morfeo: Jes. Nun. Malrapide. La lifto.
Neo: Ho, fek'!
Morfeo: Jes.
Neo: Kion diable ili volas de mi?
Morfeo: Mi ne scias, sed se vi ne volas malkovri, mi sugestas ke vi foriru de tie.
Neo: Kiel?
Morfeo: Mi povas gvidi vin, sed vi devas lauxi ekzakte mian diron.
Neo: O kej.
Morfeo: La kabino kontraux vi liberas.
Neo: Sed, se ili--
Morfeo: Ek. Nun.
Morfeo: Restu cxi tie por momento.
Morfeo: Kiam mi diras al vi, vi iru al la fino de la koridoro al la oficejo cxe la fino de la halo. Iru plej inkline.
Morfeo: Ek. Nun.
Morfeo: Bone. Nun, ekstere estas skafaldo.
Neo: Kiel vi scias cxion cxi?
Morfeo: Ni ne havas tempon, Neo. Maldekstre de vi estas fenestro. Iru al gxi. Malfermu gxin. Pere de la skafaldo vi atingos la tegmenton.
Neo: Neniel! Neniel! Tio frenezas!
Morfeo: Estas du ebloj eliri la konstruajxon. La unu estas la skafaldo. La alia estas ilia aresto. Vi riskos ambauxkaze. Mi lasas la decidon al vi.
Neo: Tio estas frenezajxo. Kial tio okazas al mi? Kion mi faris? Mi estas neniu. Mi ne faris ion ajn. Mi nun mortos.
Neo: Fek'.
Neo: Ho, fek'.
Neo: Mi ne povas fari tion.

 

 Cxapitro 6 

Trinitato: Fek'.
Smith: Vi vidas, ni havadis okulon por vi de iom da tempo, S-ro Anderson. Sxajnas ke vi vivadis du vivojn. En la unu vivo vi estas Thomas A. Anderson, programisto por respektinda softvara kompanio. Vi havas asekuracian matrikulon. Vi pagas viajn impostojn. Kaj vi helpas vian luigantinon elporti la rubon. La alia vivo estas vivata en komputiloj, kie vi sub la pseuxdonimo "Neo" kulpigxis je cxiu komputila krimo, por kiu ni havas legxon. Unu de tiuj vivoj havas futuron. La alia ne. Mi estos laux miaj ebloj plej sincera al vi, S-ro Anderson. Vi estas cxi tie, cxar ni bezonas vian helpon. Ni scias ke vin kontaktis certa individuo. Viro, kiu sin nomas "Morfeo". Kion ajn vi pensas pri tiu homo estas nekonsiderinda. Multaj auxtoritatoj lin konsideras la plej dangxera homo vivanta. Miaj kolegoj kredas ke mi estas malsxparanta mian tempon kun vi. Sed mi kredas vian deziron fari la gxuston. Ni pretas forgesi la pasintecon por ebligi al vi rekomencon. Cxio, kion ni kontrauxpetas, estas via kunlaboremo por ekstradicii teroriston al tribunalo.
Neo: Jes, tio sxajnas ege bona interkonsento. Sed mi pensas ke mi havas pli bonan. Kiel estus, se mi donas al vi tiun fingron, kaj vi donas al mi telefonon?
Smith: S-ro Anderson, vi seniluziigas min.
Neo: Vi ne timigas min per viaj fi-gestapajxoj. Mi konas miajn rajtojn. Mi volas telefonon.
Smith: Diru, S-ro Anderson, kiom bonas telefono, se vi ne kapablas paroli?
Smith: Vi helpos nin, S-ro Anderson, cxu vole aux nevole.

 

 Cxapitro 7 

Morfeo: Cxi tiu lineo observatas, do mi koncizu. Ili atingis vin la unuaj, sed ili subtaksis vian gravecon. Se ili scius kion mi scias, vi versxajne jam estus morta.
Neo: Pri kio vi parolas? Kio... kio okazas al mi?
Morfeo: Vi estas Tiu, Neo. Komprenu, dum vi pasigis la lastajn jarojn sercxante min, mi pasigis mian tutan vivon sercxante vin. Do, cxu vi ankoraux volas renkontigxi?
Neo: Jes.
Morfeo: Do iru al la Adams-Strata ponto.
Trinitato: Eniru.
Neo: Kio diable estas tio?
Trinitato: Gxi necesas, Neo. Por nia protekto.
Neo: De kio?
Trinitato: De vi.
Sxalto: Demetu vian cxemizon.
Neo: Kio?
Sxalto: Haltigu la auxton.
Sxalto: Auxskultu min, dolcxulo. Ni ne havas tempon por dudek demandoj. Cxi-momente estas nur unu regulo. Aux nia aux nenia.
Neo: Bone.
Trinitato: Bonvolu, Neo, vi devas fidi min.
Neo: Kial?
Trinitato: Cxar vi jam estis tie, Neo. Vi konas tiun straton. Vi scias ekzakte kie gxi finigxas. Kaj mi scias ke tie vi ne volas esti.
Trinitato: Apoko, lumon.
Trinitato: Apogu la dorson. Levu vian cxemizon.
Neo: Kio estas tiu ajxo?
Trinitato: Mi pensas ke vi estas cimita.
Trinitato: Provu malstrecxigxi.
Trinitato: Eku. Eku.
Sxalto: Gxi movigxas.
Trinitato: Bonvolu, merdajxo vi.
Sxalto: Vi perdos gxin.
Trinitato: Ho ne! Klar.
Neo: Fekajxo! Cxi ajxo realas?!

 

 Cxapitro 8 

Trinitato: Jen gxi. Bonvolu akcepti tiun konsilon: estu sincera. Li scias pli multe ol vi povas imagi.
Morfeo: Finfine. Bonvenon, Neo. Kiel vi sendube jam divenis, mi estas Morfeo.
Neo: Estas honoro renkonti vin.
Morfeo: Ne, estas honoro por mi. Bonvolu, venu. Sidigxu.
Morfeo: Mi imagas ke gxuste nun vi sentas vin iomete kiel Alico malsupren falanta laux la kuniklo-nesto, cxu?
Neo: Tio direblas.
Morfeo: Mi povas legi gxin de viaj okuloj.
Morfeo: Vi havas la rigardon de iu, kiu akceptas kion li vidas, cxar li kredas sin revekigxonta. Ironie tio ne estas tre malvera. Cxu vi kredas je sorto, Neo?
Neo: Ne.
Morfeo: Kial ne?
Neo: Cxar mi ne sxatas la ideon, ke mi ne kontrolus mian vivon.
Morfeo: Mi precize scias kion vi celas. Mi sxatus diri al vi kial vi estas cxi tie. Vi estas cxi tie cxar vi scias ion. Kion vi scias vi ne povas klarigi. Sed vi sentas gxin. Vi sentis gxin dum via tuta vivo, ke io pri la mondo ne gxustas. Vi ne scias kio, sed gxi cxeestas. Kvazaux splito en via menso freneziganta vin. Jen cxi tiu sento portis vin al mi. Cxu vi scias pri kio mi parolas?
Neo: La Matrico?
Morfeo: Cxu vi volas scii kio gxi estas?
Morfeo: La Matrico estas cxie. Gxi cxirkauxas nin. Ecx nun, en tiu cxi cxambro. Vi povas vidi gxin kiam vi rigardas el via fenestro aux kiam vi sxaltas vian televidilon. Vi povas senti gxin kiam vi iras al la laboro aux kiam vi iras al la pregxejo, kiam vi pagas viajn impostojn. Gxi estas la mondo scenigita antaux viaj okuloj por kasxi la veron de vi.
Neo: Kiu vero?
Morfeo: Ke vi estas sklavo, Neo. Same kiel cxiuj aliaj vi naskigxis en cxenoj, vi naskigxis en prizono, kiun vi povas nek flari, nek palpi, nek tusxi. Estas prizono por via menso. Malfelicxe, ne eblas diri al iu kio estas la Matrico. Cxiu devas vidi gxin mem.

 

 Cxapitro 9 

Morfeo: Tio estas via lasta sxanco. Poste ne eblos repasxi. Se vi prenas la bluan pilolon: la rakonto cxesas, vi vekigxas en via lito kaj kredas je kio ajn vi kredemas. Se vi prenas la rugxan pilolon: vi restos en Mirlando, kaj mi montros al vi kiom profundas la kunikla ternesto.
Morfeo: Memoru: Mi ofertas nur la veron. Neniom pli.
Morfeo: Sekvu min.
Morfeo: Apoko, cxu ni havas konekton?
Apoko: Preskaux.
Morfeo: La tempo cxiam estas kontraux ni.
Morfeo: Bonvolu sidigxi cxi tie.
Neo: Cxu vi faris cxion cxi?
Morfeo: La pilolo, kiun vi prenis, apartenas al retrova programo. Gxia celo estas interrompi viajn skrib-legajn protokolsignalojn por indiki vian lokon.
Neo: Kion signifas tio?
Cxifro: Tio signifas ke vi prefere uzu la sekurigan zonon, Doroteo, cxar Kansas adiauxas.
Neo: Cxu vi?
Morfeo: Cxu vi iam havis songxon, kiu sxajnis tute reala al vi? Kaj se vi ne plu povus revekigxi de tiu songxo? Kiel vi povus distingi inter la songxa mondo kaj la reala mondo?
Neo: Tio ne povas esti.
Morfeo: Esti kio? Cxu reala?
Trinitato: Replikontas.
Morfeo: Apoko?
Apoko: Ankoraux nenio.
Neo: Malvarmegas. Malvarmegas!
Morfeo: Tanko, ni tuj bezonos signalon.
Trinitato: Mi vidas fibrilacion.
Morfeo: Apoko, la lokon.
Apoko: Trovado preskaux plenumita.
Trinitato: Lia koro haltigxontas.
Apoko: Fiksita. Mi kaptis lin.
Morfeo: Nun, Tanko, nun.

 

 Cxapitro 10 

Morfeo: Bonvenon al la vera mondo.

 

 Cxapitro 11 

Morfeo: Ni sukcesis, Trinitato. Ni trovis lin.
Trinitato: Mi esperas vin prava.
Morfeo: Mi ne bezonas esperi. Mi scias.
Neo: Cxu mi mortis?
Morfeo: Tute male.
Dozo: Li ankoraux bezonas multan tempon.
Neo: Kion vi faradas?
Morfeo: Viaj muskloj atrofiigxis. Ni retrejnas ilin.
Neo: Kial doloras miaj okuloj?
Morfeo: Vi neniam uzis ilin antauxe.
Morfeo: Ripozu, Neo. La respondoj alvenos.
Neo: Morfeo, kio okazis al mi? Kio estas tio cxi?
Morfeo: Pli ol "kio" gravas "kiam".
Neo: Kiam?
Morfeo: Vi kredas ke estas la jaro 1999, sed fakte estas versxajne 2199. Mi ne povas diri al vi la ekzaktan jaron, cxar, sincere, ni ne scias gxin. Nenion mi povus diri al vi por klarigi, Neo. Venu kun mi. Vidu mem.
Morfeo: Jen mia sxipo. La Nebuchadnezzar. Gxi estas sxvebanto. Jen la cxefa ferdeko. Tio estas la kerno, de kie ni sendas nian piratan signalon kaj entrudas la Matricon. La plimulton de mia teamo vi jam konas. Tiu estas Apoko, Sxalto kaj Cxifro.
Cxifro: Sal.
Morfeo: Jen kiujn vi ankoraux ne konas: Tanko kaj lia granda frato, Dozo.
Morfeo: La junulo malantaux vi estas Muso.

 

 Cxapitro 12 

Morfeo: Vi do volis scii kio estas la Matrico, Neo? Trinitato.
Morfeo: Provu malstrecxi vin.
Morfeo: Tio sxajnos iom freneza.
Morfeo: Jen la Konstrukto. Gxi estas nia sxarga programo. Ni povas sxargi cxion ajn de vesto gxis ekipajxo, armiloj, trejnaj simuladoj, kion ajn ni bezonas.
Neo: Cxi-momente ni estas en komputila programo?
Morfeo: Cxu tio vere tiom malkredeblas? Via vesto estas diversa. La sxtopilingoj en viaj brakoj kaj via kapo estas for. Via hararo sxangxigxis. Vian nunan aperon ni nomas "resta mem-bildo". Gxi estas la mensa projekcio de via digxita memo.
Neo: Cxi tio ne realas?
Morfeo: Kio estas "reala"? Kiel difini "reala"? Se temas pri tio, kion oni povas senti, flari, gustumi kaj vidi, "reala" estas simple elektraj signaloj interpretataj de la cerbo.
Morfeo: Jen la mondo, kiun vi konas. La mondo kia gxi estis fine de la 20-a jarcento. Nun gxi ekzistas nur kiel parto de neuxro-interaktiva simulado, kiun ni nomas la Matrico.
Morfeo: Vi vivadis en songxa mondo, Neo. Jen la mondo kia gxi estas hodiaux.
Morfeo: Bonvenon al "la dezerto de la realo".
Morfeo: Ni havas nur fragmentojn da informoj. Sed kion ni scias certe estas ke iam komence de la 21-a jarcento la tuta homaro kunigxis en entuziasma etoso. Ni festis nian propran genion kiam ni kreis la AI-on.
Neo: AI. Vi celas artefaritan inteligenton.
Morfeo: Unikeca konscio, kiu naskis tutan rason da masxinoj. Ni ne scias kiu atakis la unua, cxu ni aux ili. Sed ni scias ke estis ni, kiuj malheligis la cxielon. Tiutempe ili dependis de suna energio, kaj oni kredis ke ili ne povas transvivi sen energia fonto ricxa kiel la suno. De la komenco de la homaro ni dependadis de masxinoj por transvivi. Ha, sxajnas ke la sorto konas ironion.
Morfeo: La homa korpo produktas pli da bioelektro ol 120-volta baterio, kaj pli ol 25000 BTU-ojn da korpa varmo. Kombinante ambaux, la masxinoj trovis por si pli ol suficxe da energio por cxiam.
Morfeo: Ekzistas kamparo, Neo, senfina kamparo, kie homoj ne plu naskigxas. Ni kulturatas.
Morfeo: Unue mi ne kredis gxin, sed mi mem vidis la kamparon kaj vidis kiel ili likvigis la mortintojn por nutri la vivantojn intravene. Kaj rigardante tion, frontante la puran, hororan precizecon mi ekkomprenis la evidentecon de la vero.
Morfeo: Kio estas la Matrico? Kontrolo. La Matrico estas komputile simulata songxa mondo, konstruita por kontroladi nin, cele de fari el homoj tion.
Neo: Ne. Mi tion ne kredas. Ne eblas.
Morfeo: Mi ne asertis gxin facila, Neo. Mi nur diris ke gxi estas la vero.
Neo: Stop! Ellasu min! Ellasu min! Mi volas eliri!
Trinitato: Trankvilu, Neo. Trankvilu.
Neo: Prenu tiun ajxon el mi. Prenu tiun ajxon el mi!
Neo: Ne tusxu min! Ne proksimigxu! Mi ne kredas tion. Mi ne kredas tion. Mi ne kredas tion.
Cxifro: Nun li eksplodos.
Morfeo: Spiru, Neo. Simple spiru.

 

 Cxapitro 13 

Neo: Mi ne povas reiri, cxu?
Morfeo: Ne. Sed, se vi povus, cxu vi vere dezirus?
Morfeo: Mi sentas ke mi devas pardonpeti. Ni havas regulon. Ni neniam liberigas menson, se gxi atingis certan agxon. Estas dangxere. Malfacilas al la menso forlasi. Mi vidis tion antauxe, kaj mi bedauxras. Mi faris kion mi faris, cxar mi devis. Kiam la Matrico konstruigxis la unuan fojon, naskigxis viro en gxi, kiu havis la kapablon sxangxi kion ajn li volis por rekrei la Matricon laux lia bontrovo. Estis li, kiu liberigis la unuajn de ni kaj instruis al ni la veron. Dum la Matrico ekzistas, la homaro neniam estos libera. Post lia morto la Oraklo profeciis lian revenon kaj ke lia veno anoncos la detruon de la Matrico, finos la militon, portos liberecon al nia popolo. Tial estas tiuj el ni, kiuj pasigas la tutan vivon por sercxi lin. Mi faris kion mi faris, cxar mi kredas ke la sercxado finigxis. Ripozu iom. Vi bezonos forton.
Neo: Por kio?
Morfeo: Por via trejnado.

 

 Cxapitro 14 

Tanko: Matenon. Cxu vi dormis? Vi dormos cxi-nokte. Mi garantias. Mi estas Tanko. Mi estos via Lineisto.
Neo: Vi ne... vi ne havas--
Tanko: Sxtopilingojn? Nep. Mi kaj mia frato Dozo, ni estas ambaux centprocente tute malnovmode hejmkreskigitaj homoj. Libere naskigxintaj, cxi tie en la reala mondo. Veraj idoj de Ziono.
Neo: Ziono?
Tanko: Se la milito cxesus morgaux, en Ziono estus la festeno.
Neo: Cxu estas urbo?
Tanko: La lasta homa urbo. Restis nur tiu loko al ni.
Neo: Kie gxi estas?
Tanko: Profunde subtere, proksime al la kerno de la Tero, kie estas ankoraux varme. Se vi vivos suficxe longe, vi ecx povos vidi gxin. Ho ve! Mi diru al vi ke mi ekscitigxas vidi viajn kapablojn, cxu Morfeo pravas kaj tiel plu. Ni ne parolu pri tio, sed, se vi estas, estos ege ekscita tempo. Ni havos multon por fari. Ni devas klopodi.
Tanko: Do... unue ni komencu per tiuj instrukciaj programoj. Tio estas enuega merdo. Komencu ni per io pli amuza. Kiel estus batala trejnado?
Neo: "Jujitsu"? Mi estas lernonta Jujitsu?
Neo: Fifekajxo.
Tanko: "Mi pensas ke bongustas al li." Cxu iom pli?
Neo: Damne, jes. Damne, jes.
Morfeo: Kiel li?
Tanko: Dek horoj sen pauxzo, li estas masxino.

 

 Cxapitro 15 

Neo: Mi scipovas Kung Fu.
Morfeo: Montru al mi.
Morfeo: Jen trejna programo simila al la programita realo de la Matrico. Gxi havas la samajn bazajn regulojn. Regulojn kiel gravito. Kion vi devas lerni estas ke tiuj reguloj ne diferencas de tiuj de komputila sistemo. Kelkajn de ili vi povas fleksi, aliajn rompi. Cxu klare?
Morfeo: Do batu min, se vi povas.
Morfeo: Bone! Adaptigxo. Improvizo. Sed via malforto ne estas via tekniko.
Muso: Morfeo batalas kontraux Neo.
Morfeo: Kiel mi venkis vin?
Neo: Vi, vi estas tro rapida.
Morfeo: Cxu vi kredas ke mia plia forteco aux rapideco iel rilatas miajn musklojn, tie cxi?
Morfeo: Cxu vi pensas ke vi nun estas spiranta aeron?
Morfeo: Re!
Muso: Nekredeble, li rapidegas! Jen vidu tiun neuxro-kinetikecon, superaveragxa.
Morfeo: Kion vi atendas? Vi estas pli rapida. Ne pensu ke vi estas. Sciu gxin.
Morfeo: Bonvolu! Cxesu provadi kaj batu min!
Muso: Mi ne kredas tion.
Neo: Mi komprenas kion vi provas fari.
Morfeo: Mi provas liberigi vian menson, Neo. Sed mi nur povas montri al vi la pordon. Estas vi, kiu devas trairi gxin.

 

 Cxapitro 16 

Morfeo: Tanko, sxargu la saltan programon.
Morfeo: Lasu cxion, Neo. Timon, dubon kaj malkredon. Liberigu vian menson.
Neo: Uxaux.
Neo: O kej. Liberigi mian menson.
Muso: Kaj, se li sukcesos?
Tanko: Neniu iam sukcesis sian unuan salton.
Muso: Mi scias, sed se li sukcesos?
Apoko: Ne okazos.
Trinitato: Bonvolu.
Neo: Do bone. Ne problemas. Liberigi mian menson. Liberigi mian menson. Ne problemas. Bone.
Muso: Kion signifas tio?
Sxalto: Ne signifas ion ajn.
Cxifro: Cxiu falas la unuan fojon. Cxu ne, Trinjo?
Neo: Mi pensis ke gxi ne realas.
Morfeo: Via menso realigas gxin.
Neo: Se oni mortas en la Matrico, cxu oni mortas cxi tie?
Morfeo: La korpo ne povas vivi sen la menso.
Cxifro: Mi ne memoras ke iam vi al mi portis la mangxon. Li iel specialas, cxu ne?
Trinitato: Cxu vi ekkredis nun?
Cxifro: Mi nur miradas. Se Morfeo tiom certas, kial li ankoraux ne portis lin al la Oraklo?
Trinitato: Morfeo lin portos kiam li pretos.

 

 Cxapitro 17 

Morfeo: La Matrico estas sistemo, Neo. Cxi sistemo estas nia malamiko. Sed, kiam vi trovigxas ene kaj cxirkauxrigardas, kion vi vidas? - komercistojn, instruistojn, advokatojn, meblistojn. Gxuste la mensajn projekciojn de la homoj, kiujn ni provadas savi. Sed gxis tiam, ili restas parto de la sistemo, kaj tial ili estas nia malamiko. Komprenu ke la plimulto de ili ne pretas elkonektigxi. Kaj multaj el ili estas tiel inertaj, tiel senespere dependantaj de la sistemo ke ili batalus por protekti gxin. Cxu vi auxskultis min, Neo, aux cxu vi rigardis la virinon en la rugxa vesto?
Neo: Ne, mi ...
Morfeo: Rerigardu.
Morfeo: Haltigu.
Neo: Cxi tio ne estas la Matrico?
Morfeo: Ne. Gxi estas aldona trejna programo por instrui al vi tion cxi: Se vi ne apartenas al ni, vi apartenas al ili.
Neo: Kio ili estas?
Morfeo: Sentumaj programoj. Ili povas en- kaj eliri cxiun softvaron ligitan al ilia sistemo. Tio signifas ke cxiu, kiun ni ankoraux ne elkonektis, estas potenciala Agento. Ene de la Matrico ili estas kaj cxiu kaj neniu. Ni transvivis kasxigxante de ili kaj forkurante de ili. Sed ili gardas la Matricon; ili sekurigas cxiujn pordojn kaj havas cxiujn sxlosilojn. Tio signifas ke pli aux malpli baldaux iu devos ataki ilin.
Neo: Iu?
Morfeo: Mi estos sincera al vi, Neo. Senescepte cxiu, kiu frontis kontraux ili, cxiu, kiu batalis Agenton, mortis. Sed kie ili malsukcesis, vi sukcesos.
Neo: Kial?
Morfeo: Mi vidis Agenton bati tra betona muro. Oni elpafis tutajn kuglarojn je ili, sed trafis nur aeron. Tamen iliaj forto kaj rapideco estas bazitaj sur mondo konstruita laux reguloj. Tial ili neniam estos tiom fortaj kaj rapidaj kiel vi.
Neo: Kion vi provas diri al mi? Cxu ke mi povas eviti kuglojn?
Morfeo: Ne, Neo. Mi provas diri al vi ke, kiam vi pretos, vi ne plu bezonos.
Dozo: Alvenas problemoj.

 

 Cxapitro 18 

Morfeo: Cxu Ziono avertis nin?
Dozo: Ne, alia sxipo.
Dozo: Sepicxjo hastas.
Neo: Sepicxjo?
Trinitato: Gardisto. Mortiga masxino celanta nur unu ajxon.
Dozo: Trovi kaj detrui.
Morfeo: Metu gxin jen tien.
Morfeo: La progreso, Tanko?
Tanko: Energio for. EMI sxargita kaj preta.
Neo: EMI?
Trinitato: Elektromagneta impulso. Malsxaltas cxion en sia efika zono. Gxi estas la ununura armajxo, kiun ni havas kontraux la masxinoj.
Neo: Kie ni estas?
Trinitato: Ilia eksa reto por provizo kaj rubo.
Neo: La kanalaro.
Trinitato: Iam ekzistis urboj vastaj je centoj da mejloj. Nun tiu kanalaro estas cxio, kio restis.
Morfeo: Silentu.

 

 Cxapitro 19 

Cxifro: Ho! Neo! Vi timegigis min.
Neo: Pardonu.
Cxifro: Ne indas.
Neo: Cxu tio estas...?
Cxifro: Cxu la Matrico? Jes.
Neo: Cxu vi cxiam spektas gxin cxifrita?
Cxifro: Nu, devige. La bildo-komputiloj laboras por la Konstrukta programo. Sed estas tro da informoj por malcxifri la Matricon. Oni kutimigxas. Mi ne vidas cxifrajxon. Mi nur vidas blondulinon, brunulinon, rugxulinon. He, cxu vi sxatus drinkajxon?
Neo: Certe.
Cxifro: Sciu, mi scias kion vi pensas. Cxar mi estas pensanta la saman aferon. Fakte, mi pensadis gxin ekde mia alveno cxi tie. Kial, ho kial mi ne prenis la bluan pilolon?
Cxifro: Bona merdo, cxu ne? Dozo preparas gxin. Gxi utilas por du aferoj: Purigi motorojn kaj mortigi cerbajn cxelojn. Do, cxu mi rajtas demandi ion al vi? Cxu li diris al vi sian motivon? Kial vi estas cxi tie? Dio. Kia cerbo-tasko. Do vi estas cxi tie por savi la mondon. Kion oni diras pri tiajxo? Eta konsilo. Se vi vidas Agenton, faru kiel ni: Kuru. Forkuregu.
Neo: Dankon pro la drinkajxo.
Cxifro: Songxu dolcxe.
Smith: Cxu ni havas interkonsenton, S-ro Reagan?
Cxifro: Sciu, mi scias ke tiu viando ne ekzistas. Mi scias ke, kiam mi enbusxigas gxin, la Matrico rakontas al mia cerbo ke gxi sukoplenas kaj delikatas. Post naux jaroj, cxu vi scias kion mi ekkomprenis? Nescio estas beno.
Smith: Do ni havas interkonsenton.
Cxifro: Mi ne volas memori ion ajn. Nenion. Cxu vi komprenas? Kaj mi volas esti ricxa. Nu, iu gravulo. Eble aktoro.
Smith: Kion ajn vi deziras, S-ro Reagan.
Cxifro: O kej. Se vi reportas mian korpon en vian energian centralon, reenigas min en la Matricon, mi donas al vi kion vi volas.
Smith: Aliraj kodoj por la cxefkomputilo de Ziono.
Cxifro: Ne. Mi diris al vi ke mi ne konas ilin. Mi povas doni al vi tiun, kiu konas ilin.
Smith: Morfeon.

 

 Cxapitro 20 

Tanko: Jen por vi, amiko. Matenmangxo por cxampionuloj.
Muso: Se oni fermas siajn okulojn, estas kiel mangxi likvan ovajxon.
Apoko: Aux pelvon da nazmuko.
Muso: Cxu vi scias pri kio gxi memorigas min? Gxu-Cerealoj. Cxu vi iam mangxis Gxu-Cerealojn?
Sxalto: Ne, kaj lauxteorie nek vi.
Muso: Jen kion mi celas. Jen. Cxar demandindas cxu la masxinoj vere scias kiel gustis Gxu-Cerealoj? Eble ili fusxis gxin. Eble kion mi pensas la gusto de Gxu-Cerealoj fakte gustis kiel avenflokoj aux tunuso. Tio cerbumigas pri multo. Ekzemple pri kokajxo. Eble ili ne povis trovi la guston de kokajxo, kaj tial kokajxo gustas je cxio ajn. Kaj eble ili--
Apoko: Cxesu, Muso.
Dozo: Estas unucxela proteino kombine kun sintezaj aminoacidoj, vitaminoj kaj mineraloj. Cxio, kion la korpo bezonas.
Muso: Gxi ne havas cxion, kion la korpo bezonas. Do vi pasis tra la Agenta trejna programo, cxu? Sciu, mi skribis la programon.
Apoko: Jen gxi.
Muso: Do kion vi pensas pri sxi?
Neo: Pri kiu?
Muso: La virino en la rugxa vesto. Mi verkis sxin. Sxi ne parolas tre multe, sed, se vi volas renkonti sxin, mi povas arangxi pli intiman cxirkauxajxon.
Sxalto: La diligenta digxita prostituisto.
Muso: Ne atentu tiujn hipokritulojn, Neo. Neglekti niajn proprajn impulsojn estas neglekti tion cxi, kio igas nin homoj.
Morfeo: Dozo, kiam vi finos, portu la sxipon supren al senda profundeco. Ni eniras. Mi portos Neon por vidi sxin.
Neo: Vidi kiun?
Tanko: La Oraklon.
Tanko: Homoj, bonvolu respekti ke la signaloj "surmetu la zonon" kaj "ne fumu" sxaltigxis. Apogu vin kaj gxuu la flugon.
Morfeo: Ni enigxis.

 

 Cxapitro 21 

Morfeo: Ni revenos post unu horo.
Morfeo: Nekredeble, cxu ne?
Neo: Dio!
Trinitato: Kio?
Neo: Mi mangxadis tie. Bonegaj nudeloj. Mi havas tiujn memorojn pri mia vivo. Neniu okazis. Kion signifas tio?
Trinitato: Ke la Matrico ne povas diri al vi kiu vi estas.
Neo: Sed iu oraklo povas?
Trinitato: Tio diversas.
Neo: Cxu vi estis cxe sxi?
Trinitato: Jes.
Neo: Kion sxi diris al vi?
Trinitato: Sxi diris al mi...
Neo: Kion?
Morfeo: Jen ni. Neo, venu kun mi.
Neo: Do estas la sama oraklo, kiu faris la Profecion?
Morfeo: Jes. Sxi estas tre maljuna. Sxi estas kun ni de la komenco.
Neo: La komenco?
Morfeo: De la Rezistado.
Neo: Kaj kion sxi scias? Cxu cxion?
Morfeo: Sxi dirus ke sxi scias suficxe.
Neo: Kaj sxi neniam eraras.
Morfeo: Provu ne pensi laux gxusto kaj malgxusto. Sxi estas gvidanto, Neo. Sxi povas helpi al vi trovi la vojon.
Neo: Cxu sxi helpis al vi?
Morfeo: Jes.
Neo: Kion sxi diris al vi?
Morfeo: Ke mi trovos Tiun.
Morfeo: Mi diris al vi ke mi povas nur montri al vi la pordon. Devas vi trairi gxin.
Virino: Saluton, Neo. Vi akuratas.
Virino: Sentu vin hejme, Morfeo. Neo, venu kun mi.
Virino: Tiuj estas la aliaj Potenciuloj. Vi povas atendi cxi tie.
Infano: Ne klopodu fleksi la kuleron. Tio ne eblas. Anstatauxe, nur provu vidi la veron.
Neo: Kiun veron?
Infano: La kulero ne cxeestas.
Neo: La kulero ne cxeestas.
Infano: Kaj vi vidos ke ne la kulero fleksigxas. Estas nur vi.
Virino: La Oraklo nun akceptos vin.

 

 Cxapitro 22 

Oraklo: Mi scias, vi estas Neo. Mi tuj pretos.
Neo: Cxu vi estas la Oraklo?
Oraklo: Bingo.
Oraklo: Ne tute kion vi atendis, cxu?
Oraklo: Preskaux pretaj. Odoras bone, cxu ne?
Neo: Jes.
Oraklo: Mi proponus al vi sidigxi, sed vi cxiukaze ne farus. Kaj ne zorgu pri la vazo.
Neo: Kiu vazo?
Oraklo: Tiu vazo.
Neo: Mi bedauxras.
Oraklo: Mi diris, ne zorgu. Unu el miaj infanoj riparos gxin.
Neo: Kiel vi jam sciis?
Oraklo: Ho, kio poste vere tormentos vin estas cxu vi tamen rompus gxin se mi nenion dirus?
Oraklo: Vi estas pli dolcxa ol mi pensis. Mi povas vidi kial sxi sxatas vin.
Neo: Kiu?
Oraklo: Ne tro sprita, tamen.
Oraklo: Vi scias kial Morfeo vin portis al mi?
Oraklo: Do, kion vi pensas? Cxu vi pensas ke vi estas Tiu?
Neo: Sincere, mi ne scias.
Oraklo: Cxu vi scias, kion tio signifas? Estas Latine. Gxi signifas "Konu vin mem." Mi malkasxos al vi etan sekreton. Esti Tiu estas tute kiel esti enamigxinta. Neniu povas diri ke vi enamigxis. Vi simple scias tion, tute kaj komplete. De ene eksteren.
Oraklo: Nu, mi ekzamenu vin. Malfermu la busxon. Diru "Ah."
Neo: Ah.
Oraklo: Bone, nun mi supozeble diru, "Hm, tio interesas, sed..." Kaj vi diras...
Neo: Sed kio?
Oraklo: Sed vi jam scias kion mi diros al vi.
Neo: Mi ne estas Tiu.
Oraklo: Mi bedauxras, knabo. Vi havas la talenton, sed sxajne vi atendas ion.
Neo: Kion?
Oraklo: Eble vian sekvan vivon. Kiu scias?
Oraklo: Tiel estas la vivo.
Oraklo: Kio ridigas?
Neo: Morfeo. Li, li preskaux konvinkis min.
Oraklo: Mi scias. Povra Morfeo. Sen li, ni estos perdotaj.
Neo: Kion vi celas, "sen li"?
Oraklo: Cxu vi certas ke vi volas auxdi tion?
Oraklo: Morfeo kredas je vi, Neo. Kaj neniu, nek vi, nek mi ecx povas konvinki lin pri la malo. Li kredas gxin tiel blinde ke li oferos sian vivon por savi vian.
Neo: Kio?
Oraklo: Vi devos elekti. Unuflanke estas la vivo de Morfeo. Aliflanke estas via propra. Iu el vi mortos. Kiu, tio dependos de vi. Mi bedauxras, knabeto, vere bedauxras. Vi havas bonan spiriton. Kaj mi malamas doni al bonuloj malbonajn novajxojn. Ho, ne tristu pri gxi. Tuj post ke vi trairis tiun prodon vi komencos farti pli bone. Vi rememoros, vi ne kredas je tiuj fatajxoj. Vi kontrolas vian vivon mem. Cxu ne? Jen, prenu kekson. Mi promesas, post ke vi mangxis gxin, vi sentos vin sanega.
Morfeo: Kio estas dirita, estis por vi, kaj por vi sole.

 

 Cxapitro 23 

Tanko: Ili estas survoje.
Tanko: Kio estas?
Neo: Ho, dejxavuo.
Trinitato: Kion vi jxus diris?
Neo: Nenion. Mi nur havis etan dejxavuon.
Trinitato: Kion vi vidis?
Cxifro: Kio okazis?
Neo: Nigra kato pasis preter ni, kaj poste alia, tute simila al gxi.
Trinitato: Kiom simila? Cxu estis la sama kato?
Neo: Eble, mi ne certas.
Morfeo: Sxalto, Apoko.
Neo: Kion signifas?
Trinitato: Dejxavuo kutime estas paneeto en la Matrico. Tio okazas kiam ili ion sxangxas.
Tanko: Ho, Dio.
Morfeo: Ek.
Tanko: Ili trancxis la cxeflineon. Estas embrusko! Eligxu!
Muso: Ho, ne.
Tanko: Ho, ne.
Cxifro: Ho, jen kion ili sxangxis. Ni estas kaptitaj. Ne eblas eliri.
Morfeo: Trankvilu. Donu vian telefonon.
Trinitato: Ili povos retrolauxi gxin.
Morfeo: Ni ne havas alternativon.
Tanko: Lineisto.
Morfeo: Tanko, trovu la strukturan planon de tiu cxi konstruajxo. Trovu rapide.
Tanko: Jen gxi!
Morfeo: Mi bezonas la cxefajn duktojn.
Smith: Oka etagxo. Ili estas cxe la oka etagxo.
Morfeo: Sxalto, rekte antauxen.
Apoko: Neo. Mi esperas ke la Oraklo diris al vi bonajn novajxojn.

 

 Cxapitro 24 

Tanko: Nun maldekstren. Jen gxi.
Morfeo: Bone.
Brown: Kie estas ili?
Morfeo: Sxsx!
Policano: Ili estas en la muroj. En la muroj!
Cxifro: Estas Agento!
Trinitato: Morfeo!
Morfeo: Trinitato, vi devas elporti Neon! Nur li gravas!
Neo: Ne! Ne, Morfeo! Ne!
Morfeo: Trinitato, for!
Trinitato: Ek!
Neo: Ni ne povas forlasi lin!
Trinitato: Ni devas!
Trinitato: Cxifro, venu!
Smith: La granda Morfeo. Finfine ni renkontigxas.
Morfeo: Kaj vi estas?
Smith: Smith. Agento Smith.
Morfeo: Vi cxiuj aspektas same al mi.
Smith: Arestu lin.
Tanko: Ne!

 

 Cxapitro 25 

Tanko: Lineisto.
Cxifro: Jes, mi bezonas elirejon, rapide.
Tanko: Cxifro?
Cxifro: Jes. Okazis akcidento. Fidamna auxta akcidento. Subite, bum. Iu tie supre ankoraux sxatas min.
Tanko: Mi havas vin.
Cxifro: Tuj elportu min de cxi tie, rapide.
Tanko: Plej proksima elirejo, Franklin kaj Erie. Eksa televid-riparejo.
Cxifro: Komprenis.
Tanko: Lineisto.
Trinitato: Tanko, estas mi.
Neo: Cxu Morfeo estas viva?
Trinitato: Cxu Morfeo estas viva, Tanko?
Tanko: Jes. Ili transmovas lin. Mi ankoraux ne scias kien.
Trinitato: Li vivas.
Trinitato: Ni bezonas elirejon.
Tanko: Vi proksimas al Cxifro.
Trinitato: Cxifro?
Tanko: Mi scias. Mi sendis lin al Franklin kaj Erie.
Trinitato: Komprenis.
Cxifro: Kie ili estas?
Tanko: Telefonontaj.
Cxifro: Bone.
Trinitato: Unue vi, Neo.
Cxifro: Fek'.
Dozo: Tanko. Ne!
Neo: Mi ne scias. Gxi jxus silentigxis.
Cxifro: Saluton, Trinitato.
Trinitato: Cxifro? Kie estas Tanko?
Cxifro: Vi sciu, por longa tempo mi pensis ke mi estas amanta vin. Mi songxadis pri vi. Vi estas bela virino, Trinitato. Bedauxrinde cxio farigxis tiel cxi.
Trinitato: Vi murdis ilin.
Apoko: Kio?
Sxalto: Ho, Dio.
Cxifro: Mi lacas, Trinitato. Mi lacas tiun militon, lacas bataladi. Mi lacas tiun sxipon, frosti, mangxi la saman fidamnan kacxacxon cxiun tagon. Sed plej mi lacas tiun memmelkiston kaj cxiun lian fekajxon.
Cxifro: Surpizo, fiulo! Mi vetus ke vi tion cxi ne anticipis, cxu? Dio, mi sxatus esti tie kiam ili rompas vin. Mi sxatus eniri gxuste kiam tio okazas, por ke cxi tiam vi sciu ke estis mi.
Trinitato: Vi donis al ili Morfeon.
Cxifro: Li mensogis al ni, Trinitato. Li trompis nin.
Cxifro: Se vi tiam rakontus al ni la veron, ni rekomendus al vi sxovi tiun rugxan pilolon en vian pugon!
Trinitato: Tio ne veras, Cxifro. Li liberigis nin.
Cxifro: "Libera." Jen kion vi nomas libera? Mi cxiam lauxis kion li diris al mi. Se mi devas decidi inter tio kaj la Matrico, mi elektas la Matricon.
Trinitato: La Matrico ne realas.
Cxifro: Mi malkonsentas, Trinitato. Mi pensas ke la Matrico povas esti pli reala ol tiu cxi mondo. Cxi tie mi nur eltiras la sxtopilon. Sed tie vi devas vidi Apokon morti.
Apoko: Trinitato.
Sxalto: Ne!
Cxifro: Bonvenon al la reala mondo, kara.
Trinitato: Sed vi eligxis, Cxifro. Vi ne povas reiri.
Cxifro: Ho, ne, tion vi pensas. Ili reenigos mian korpon. Mi iras dormi. Kaj kiam mi vekigxos, mi ne memoros ion fi ajn. Cetere, se vi havas ion gravegan por diri al Sxalto, mi sugestas diri gxin tuj.
Trinitato: Ne, bonvolu ne.
Sxalto: Ne tiel. Ne tiel.
Cxifro: Tro malfrue.

 

 Cxapitro 26 

Trinitato: Dio damnu vin, Cxifro!
Cxifro: Ne koleru min, Trinitato. Mi nur estas heroldo. Kaj tuj mi pruvos gxin al vi. Se Morfeo pravus, neniel eblus eltiri tiun cxi sxtopilon. Mi celas, se Neo estas Tiu, devas okazi ia miraklo por haltigi min. Cxu gxuste? Mi celas, kiel li povas esti Tiu, se li estas morta? Vi neniam respondis al mi antauxe cxu vi vere kapjesis la fekajxon de Morfeo. Bonvolu. Mi nur volas etan "jes" aux "ne".
Trinitato: Jes.
Cxifro: Ne! Mi ne kredas tion!
Tanko: Kredu aux ne, peco da fekajxo, vi cxiukaze brulos.
Neo: Unue vi.
Trinitato: Vi estas lezita.
Tanko: Mi rebonfartos.
Trinitato: Dozo?

 

 Cxapitro 27 

Smith: Cxu vi iam staradis kaj gapadis gxin? Admiris gxian belon, gxian genion? Miliardoj da homoj simple vivadas sian vivon. Sensciaj. Cxu vi sciis ke la unua Matrico estis formita por esti perfekta homa mondo, en kiu neniu suferu, kie cxiu estu felicxa? Gxi estis fiasko. Neniu akceptis la programon. Tutaj rakoltoj perdigxis. Kelkaj kredas ke ni ne disponas la programan lingvon por priskribi vian perfektan mondon, sed mi kredas ke la homoj kiel raso difinas sian realon laux mizero kaj sufero. Do la perfekta mondo estis songxo de kiu via primitiva cerebro provadis revekigxi. Tial la Matrico reformigxis al tio. La pinto de via civilizo. Mi diras "via civilizo", cxar, kiam ni komencis pensi anstataux vi, gxi farigxis nia civilizo, kio, kompreneble, estas la kauxzo por cxio cxi. Evoluo, Morfeo. Evoluo. Kiel la dinosauxroj. Rigardu el tiu fenestro. Vi havis vian tempon. La futuro estas nia mondo, Morfeo. La futuro estas nia tempo.
Jones: Povus esti problemo.
Neo: Kion ili faras al li?
Tanko: Ili enrompas en sian menson. Same kiel en komputilon. Dependas nur de la tempo.
Neo: Kiom da tempo?
Tanko: Dependas laux la menso. Sed kiam okazas, gxi rompigxas kaj liaj alfa-skemoj sxangxigxos de tio al tio. Kaj tiam Morfeo diros cxion, kion ili volas scii.
Neo: Kion ili volas?
Tanko: Cxiu sxipestro havas la kodojn por la cxefkomputilo de Ziono. Se Agento invadas la cxefkomputilon de Ziono, ili povas detrui nin. Tion ni ne povas permesi. Trinitato, Ziono estas pli grava ol mi, aux ol vi, aux ecx ol Morfeo.
Neo: Sed devas esti io farebla.
Tanko: Estas. Ni eltiras la sxtopilon.
Trinitato: Vi mortigos lin? Mortigi Morfeon?
Tanko: Ni ne havas alternativon.
Smith: Neniam komisiu homon por fari masxinan taskon.
Brown: Se vere la spiono malsukcesis, ili tuj maligos la konekton, se ili...
Jones: ...ne mortis. Cxiukaze...
Smith: ...ni ne havas alternativon krom dauxrigi kiel planitas. Sendu la Gardistojn. Tuj.
Tanko: Morfeo, vi estis pli ol gvidanto por ni. Vi estis patro. Vi cxiam mankos al ni.
Neo: Stop! Mi ne kredas ke tio okazas.
Tanko: Neo, tio farendas.
Neo: Cxu vere? Mi ne scias, mi... Tio ne povas esti simpla koincido, ne povas esti.
Tanko: Pri kio vi parolas?
Neo: La Oraklo. Sxi diris al mi ke tio okazos. Sxi diris al mi ke mi devos elekti.
Trinitato: Kion elekti?
Trinitato: Ki... kion vi faras?
Neo: Mi eniras.
Trinitato: Ne, vi ne faros tion.
Neo: Mi devas.
Trinitato: Neo, Morfeo oferis sin por ke ni povu elirigi vin. Nenial vi reeniros.
Neo: Morfeo faris kion li faris, cxar li kredis ke mi estas io, kio mi ne estas.
Trinitato: Kio?
Neo: Mi ne estas Tiu, Trinitato.
Neo: Ankaux la Oraklo diris tion al mi.
Trinitato: Ne, vi devas esti.
Neo: Mi bedauxras, mi ne estas. Mi simple estas iu ajn.
Trinitato: Ne, Neo, tio ne veras. Ne povas esti vera.
Neo: Kial?
Tanko: Neo, tio estas frenezajxo. Ili havas Morfeon en armee kontrolita konstruajxo. Ecx se vi sukcesus eniri, estas Agentoj tenantaj lin. Tri da ili. Ankaux mi volas rehavi Morfeon, sed tio, pri kio vi parolas, estas suicido.
Neo: Mi scias ke sxajnas tiel, sed ne estas. Mi ne povas klarigi al vi kial ne estas. Morfeo kredas ion, kaj li estis preta oferi sian vivon por kion li kredis. Mi nun komprenas tion. Tial mi devas iri.
Tanko: Kial?
Neo: Cxar mi kredas ion.
Trinitato: Kion?
Neo: Mi kredas ke mi povas reporti lin.
Neo: Kion vi faras?
Trinitato: Akompani vin.
Neo: Vi ne faros.
Trinitato: Cxu "ne"? Mi diru al vi kion mi kredas. Mi kredas ke Morfeo estas pli grava por mi ol por vi. Mi kredas ke, se vi vere volas savi lin, vi bezonos mian helpon. Kaj, cxar mi estas la plej altranga oficiro de la sxipo, se vi ne sxatas gxin, mi kredas ke vi povas iri al la diablo. Cxar vi nenien iros anstatauxe. Tanko, sxargu nin.

 

 Cxapitro 28 

Smith: Mi sxatus dividi rivelajxon, kiun mi ekhavis dum mia estado cxi tie. Gxi okazis kiam mi provis enklasigi vian specion. Mi komprenis ke vi fakte ne estas mamuloj. Cxiu mamulo sur tiu planedo lauxinstinkte evoluigas naturan ekvilibron kun sia cxirkauxajxo, sed vi homoj, ne. Vi movigxas al regiono kaj multigxas kaj multigxas gxis cxiu natura fonto elcxerpigxis. La ununura solvo por transvivi estas disvastigxi al alia regiono. Ekzistas alia organismo sur tiu planedo, kiu lauxas la saman skemon. Cxu vi scias kiu? La viruso. Homoj estas malsano. La kancero de tiu cxi planedo. Vi estas plago. Kaj ni estas la kuracilo.
Tanko: Do bone, kion vi bezonas, krom miraklon?
Neo: Pafilojn. Multajn Pafilojn.
Trinitato: Neo, neniu iam faris tiajxon.
Neo: Tial funkcios.
Smith: Kial la serumo ne funkcias?
Brown: Eble ni demandadas maltauxgajn demandojn.
Smith: Lasu min sola kun li. Nun.
Tanko: Eltenu, Morfeo. Ili estas venantaj por vi. Ili venas.
Smith: Cxu vi auxdas min, Morfeo? Mi estos sincera al vi. Mi malamas tiun lokon, tiun zoon, tiun prizonon, tiun realon, kiel ajn oni emas nomi gxin. Mi ne plu eltenas gxin. Precipe la odoron. Se ekzistas tio. Mi estas satigita de gxi. Mi gustumas vian mefiton. Kaj cxiun fojon mi timas esti infektita de gxi. Abomeninde. Cxu ne? Mi devas foriri de cxi tie. Mi devas liberigxi. Kaj en tiu cxi menso estas la sxlosilo. Mia sxlosilo. Post la detruigxo de Ziono mi ne plu devos esti cxi tie. Cxu vi komprenas? Mi bezonas la kodojn. Mi devas eniri Zionon, kaj vi devas diri al mi kiel. Vi diros al mi kiel, aux vi mortos.

 

 Cxapitro 29 

Policano: Bonvolu demeti cxiujn metalajxojn. Sxlosilojn, monerojn... Fifekajxo.
Alia Policano: Help! Sendu helpon.
Soldato: Halt!
(Lifto: Ne uzu lifton kaze de fajro.)

 

 Cxapitro 30 

Brown: Kion vi faris?
Jones: Li ne povis ekscii.
Smith: Kion ekscii?
Jones: Mi pensas ke ili provas savi lin.
Neo: La kulero ne cxeestas.
Smith: Trovu ilin kaj detruu ilin.
Helikopteristo: Mi ripetas. Ni estas atakataj.
Neo: Trinitato! Help!
Jones: Nur homo.
Trinitato: Evitu nun.

 

 Cxapitro 31 

Trinitato: Kiel vi faris tion?
Neo: Kion?
Trinitato: Vi movigxis kiel ili. Mi neniam vidis iun movigxi tiel rapide.
Neo: Sxajne ne suficxe rapide.
Neo: Cxu vi scipovas piloti tion?
Trinitato: Ankoraux ne.
Tanko: Lineisto.
Trinitato: Tanko, mi bezonas pilotan programon por helikoptero B-212. Rapide.
Trinitato: Ek.
Smith: Ne.
Neo: Morfeo, starigxu. Starigxu, starigxu.
Neo: Li ne sukcesos.
Neo: Jen vi.

 

 Cxapitro 32 

Neo: Trinitato!
Tanko: Mi sciis. Li estas Tiu.
Morfeo: Cxu vi kredas nun, Trinitato?
Neo: Morfeo, la Oraklo. Sxi rakontis al mi ke mi--
Morfeo: Sxi diris al vi gxuste tion, kion vi bezonis auxdi. Jen cxio. Neo, pli aux malpli baldaux vi komprenos, kiel ankaux mi, ke estas diferenco inter koni la vojon kaj lauxpasxi la vojon.
Tanko: Lineisto.
Morfeo: Tanko.
Tanko: Kiom bonas auxdi vian vocxon, Sinjor'.
Morfeo: Ni bezonas eliron.
Tanko: Mi jam pretigis. Metrostacio, State kaj Balboa.
Smith: Damne!
Brown: La trovo plenumigxis.
Jones: Ni havas ilian pozicion.
Brown: La Gardistoj pretas.
Jones: Ordonu la atakon.
Smith: Ankoraux ili ne eliris.

 

 Cxapitro 33 

Neo: Unue vi, Morfeo.
Trinitato: Neo, mi volas diri al vi ion, sed mi timas la konsekvencon. Cxio, kion diris la Oraklo al mi, okazis. Cxio krom tio.
Neo: Krom kio?
Trinitato: Neo...
Tanko: Kio diable jxus okazis?
Trinitato: Agento. Resendu min.
Tanko: Mi ne povas.
Smith: S-ro Anderson.
Trinitato: Kuru, Neo. Kuru.
Trinitato: Kion li estas faranta?
Morfeo: Li komencas kredi.
Smith: Via malplenas.
Neo: Kiel via.
Smith: Mi gxuos rigardi vian morton, S-ro Anderson.
Trinitato: Dio, li mortigas lin.

 

 Cxapitro 34 

Smith: Cxu vi auxdas tion, S-ro Anderson? Tio estas la sono de la neeviteblo. Tio estas la sono de via morto. Adiaux, S-ro Anderson.
Neo: Mia nomo... estas Neo.

 

 Cxapitro 35 

Trinitato: Kio okazis?
Tanko: Mi ne scias. Mi perdis lin.
Tanko: Ho, damne.
Trinitato: Gardistoj.
Trinitato: Kiom restas?
Morfeo: Kvin, eble ses minutoj.
Morfeo: Tanko, sxargu la EMI-on.
Trinitato: Ni ne povas uzi gxin gxis li eligxis.
Morfeo: Mi scias, Trinitato. Ne zorgu. Li sukcesos.
Viro: Cxu kun kalkanumo aux el sxtofo? Ne, simple-- Kio fi? Tio estas mia telefono! Li prenis mian telefonon!
Tanko: Mi havas lin! Li estas kuranta.
Neo: Sinjoro Majstro, tuj sorcxu min for de cxi tie!
Tanko: Mi trovis malnovan elirejon. Wabash kaj Lake.
Neo: Ho, fek'.
Neo: Help. Mi bezonas iom da helpo.
Tanko: La pordo.
Tanko: La pordo maldekstre. Ne, la alia.
Tanko: La malantauxa pordo.
Trinitato: Ho, ne.
Morfeo: Jen ili venas.
Morfeo: Li sukcesos.
Tanko: La dangxer-elirejo cxe la fino de la aleo, cxambro 303.
Tanko: Ili envenis.
Trinitato: Rapidu, Neo.

 

 Cxapitro 36 

Morfeo: Tio ne povas esti.
Smith: Kontrolu lin.
Brown: Li finigxis.
Smith: Adiaux, S-ro Anderson.
Trinitato: Neo, mi ne plu timas. La Oraklo diris al mi ke mi enamigxos, kaj ke tiu viro, la viro, kiun mi amas, estas Tiu. Do vi vidas, vi ne povas esti morta. Vi ne povas, cxar mi amas vin. Cxu vi auxdas min? Mi amas vin.
Trinitato: Kaj nun, starigxu.
Neo: Ne.
Tanko: Kiel?
Morfeo: Li estas Tiu.

 

 Cxapitro 37

Trinitato: Neo!
Trinitato: Ne!
Neo: Mi scias ke vi cxeestas malproksime. Mi povas nun senti vin. Mi scias ke vi timas. Vi timas nin. Vi timas sxangxojn. Mi ne konas la futuron. Mi ne venis cxi tien por rakonti al vi kiel cxio cxi finigxos. Mi venis cxi tien por diri al vi kiel cxio komencigxos. Mi pendigos la auxskultilon. Kaj poste mi montros al tiuj homoj kion vi ne sxatus ke ili vidu. Mi montros al ili mondon sen vi. Mondon sen reguloj kaj kontroloj, sen finoj aux limoj. Mondon, en kiu cxio ajn estas farebla. Kien ni iros poste estas decido, kiun mi lasas al vi.